vila/o

vilao

Eleganta somerdomo, kampodomo: li vivis en vasta kaj bela vilao ĉirkaŭita de arbareto imprese sovaĝa ChR ; ni vidis ke multaj vilaĝanoj konstruis jam belajn vilaojn, meblitajn kaj provizitajn per akvo kaj elektra energio, kiel en la urbo [1]; ĉiuflanke de Nova Strato […] troviĝas malgrandaj vilaoj kaj la familiaj domoj ŝatataj de angla kaj irlanda burĝaro, nomataj bangaloj, kvankam ili malmulte similas la kabanojn bangladeŝajn [2]; mi renkontas ŝin en la trankvila strato de nia vilaokvartalo KKr . VD:ĉaledo, ĉasdomo, daĉo, kastelo2
Rim.: Pro la kreskado de la urboj iamaj urborandaj vilaoj nun troviĝas meze de la urbo simile al palacetoj.
1. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 26a
2. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
angle:
villa, cottage, country cottage, seaside cottage, summer residence
beloruse:
віла, дача
bulgare:
вила
ĉeĥe:
vila
france:
résidence secondaire, villa
germane:
Villa, Landhaus
greke:
βίλλα
hungare:
villa (ház)
japane:
別荘 [べっそう]
katalune:
vil·la
nederlande:
villa, landhuis
perse:
ویلا، خانهٔ ییلاقی
portugale:
vila
ruse:
вилла, дача
slovake:
vila, vilka
ukraine:
вілла, дача

administraj notoj