*kastel/o PV
*kastelo
- 1.
- Loĝloko, defendata kiel fortikaĵo per fosaĵo, remparoj kaj turoj: ĉiujn iliajn kastelojn ili forbruligis per fajro [1]; sur apenaŭ atingebla altaĵo en la insulo [Ailsa Craig] estas ruinoj de kapelo kaj tre antikva kastelo [2]; kastelo Schlaining vizitindas pro sia historia riĉeco [3]. burgo, citadelo
- 2.
- Konstruaĵo servanta kiel luksa sinjora domego: oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo [4]; la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan [5]; elektu al vi la plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la nobelo [6]; ni iras al la edziĝa festo en la reĝa kastelo [7]; „Kastelo de Prelongo“ (originala romano de H. Vallienne) [8]. palaco, zigurato
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 31:10
2. Garbhan MacAoidh: Mistera insulo Ailsa Craig, Monato, 2004/07, p. 22
3. Walter Klag: De perforto al paco, Monato, 2000/08, p. 12
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 6:2
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:2
6. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
7. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
8. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, 1907

- angle:
- 1. castle, citadel, stronghold, fort 2. castle, manse, mansion
- beloruse:
- замак
- bretone:
- kastell
- ĉeĥe:
- hrad, zámek
- ĉine:
- 1. 要塞 [yàosài]
- france:
- château, manoir
- germane:
- 1. Burg 2. Schloss
- hispane:
- castillo
- hungare:
- 1. várkastély, vár 2. kastély
- itale:
- castello
- japane:
- 城 [き], 城郭 [じょうかく], 大邸宅 [だいていたく], 館 [むろつみ]
- nederlande:
- kasteel, slot (kasteel)
- pole:
- 1. zamek
- rumane:
- 1. castel
- ruse:
- замок (сооружение)
- slovake:
- hrad, zámok
- tibete:
- མཁར་
- ukraine:
- замок
aerkastelo, kastelo en aero, kastelo sur glacio
- (frazaĵo) Ĥimero, utopio, grandioza fantazio sen responda realaĵo: konstrui kastelojn en aero PrV ; kastel' en aero ― malsato sur tero PrV ; konstrui kastelon sur glacio PrV ; kiom da absurdaj aerkasteloj [9]!
9.
S. Rodin: Bildoj pri Norda Lando, 2006
- beloruse:
- паветраны замак
- bretone:
- kestell el Loar
- ĉine:
- 不现实的东西 [bùxiànshídedōngxi], 天上掉餡餅 [tiānshàngdiàoxiànbǐng], 空中楼阁 [kōngzhōnglóugé]
- france:
- château en Espagne
- germane:
- Luftschloss
- itale:
- castello in aria
- japane:
- 空中楼閣 [くうちゅうろうかく]
- nederlande:
- luchtkasteel
- pole:
- zamek na piasku