padel/o

padelo

TEK Plata parto de aparato interaganta kun fluidaĵo por transformi meĥanikan movon al fluo aŭ fluon al meĥanika movo: padelo de remilo, pagajo, padelrado; stirpadelo de raketo; tra vitromuro mi vidis, ke padeloj de kelkaj vento-energiaj radoj turniĝas malrapide [1]; la naboj troviĝas en alteco de 135 metroj, la nacelo – kiu portas la rotor-padelojn – estas 14 m alta, […] la diametro de la rotor-padeloj estas 126 m [2]. SIN:alo, flugilo.
1. Sun Aijun: en Dabancheng
2. Evgeni Georgiev: Aŭstrio ― Gigantaj ventoturbinoj, Monato, 2012/10, p. 27
beloruse:
лопасьць
ĉeĥe:
list, lopatka (turbiny, pádla, vesla)
ĉine:
風帆 [fēngfān], 风帆 [fēngfān], 叶片 [yèpiàn], 葉片 [yèpiàn]
france:
pale
germane:
Flügel (Windmühle), Blatt (Turbine, Mühlrad, Ruder)
hispane:
pala, aleta (de una hélice)
hungare:
lapát (keréké), toll (evezőé)
itale:
pala (di remo, di elica, di turbina)
japane:
羽根板 [はねいた], 水かき [みずかき], 櫂 [かい], 水かき板 [みずかきいた]
nederlande:
paddel
pole:
łopata śmigła lub wirnika
portugale:
pá (de roda, hélice, turbina, remo)
rumane:
paletă de direcție
ruse:
лопасть
slovake:
lopatka vesla
svede:
paddel, skovel
ukraine:
лопать (весла, гребного колеса, турбіни)

padeli

(ntr)
ZR
SPO Puŝi sin tra akvo per padelbatoj: ili padelis en miloj da kanuoj sur la riveroj kaj rikoltis maizon el siaj kampoj [3]; li prenis malgrandan kanoton, en kiu padelante li kontraŭfluenveturis la rivereton [4]; (figure) li padelis per siaj grandaj piedoj pendantaj de la boataj flankoj [5]. VD:naĝi, remi, vadi
3. Vikipedio, Indianoj
4. A. Strindberg: Insulo de feliĉuloj, ĉap. 4
5. La Ondo de Esperanto, La hobito, aŭ tien kaj reen, Fragmento el la 5a ĉapitro
angle:
paddle
beloruse:
веславаць
ĉeĥe:
pádlovat, šplouchat
ĉine:
划桨 [huájiǎng], 划槳 [huájiǎng], 划 [huá]
france:
pagayer
germane:
paddeln paddeln
hungare:
lapátol (evez)
itale:
pagaiare
japane:
歩く [あるく], 動き回る [うごきまわる], 暴れる [あばれる], パチャパチャする
nederlande:
paddelen
pole:
wiosłować pagajem, pluskać się
rumane:
călătorie cu pagai, se ocupa
ruse:
грести
slovake:
pádlovať, čľapotať
svede:
paddla
ukraine:
веслувати, гребти, плескати (веслом і т.п.) по воді

administraj notoj

pri ~i :
      PIV markas tiun sencon evitinda kaj preferas pagaji. [wd]