*orf/o

*orfo

GEN Infano, kies gepatroj aŭ unu el ili mortis: vidvinon kaj orfon ne premu [1]; mi estas kiel orfo, vane serĉanta vojon en la dezerto [2]; komenciĝis malfacila tempo por la malfeliĉa orfino [3]; Francisko […] proponas al malriĉa senhelpa orfino sian koron, sian manon [4]; de edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas PrV ; (figure) liaj laboriloj kuŝas orfe (forlasite) sur la stablo.
angle:
orphan
beloruse:
сірата
bretone:
emzivad
bulgare:
сирак
ĉeĥe:
sirotek
ĉine:
孤儿 [gūér], 孤兒 [gūér], 无双亲的孩子 [wúshuāngqīndeháizi], 無雙親的孩子 [wúshuāngqīndeháizi], 遗孤 [yígū], 遺孤 [yígū], 孤子 [gūzǐ], 孤哀子 [gūāizǐ], 遗男 [yínán], 遺男 [yínán]
france:
orphelin (subst.)
germane:
Waisenkind, Waise
greke:
ορφανός
hebree:
יתום
hispane:
huérfano
hungare:
árva
ide:
orfano
indonezie:
yatim piatu
japane:
孤児 [こじ], みなしご, 片親のない子 [かたしんのないこ]
nederlande:
wees, weeskind
okcidentfrise:
wees, weesbern
pole:
sierota
portugale:
órfão
ruse:
сирота
slovake:
sirota
svede:
föräldralös
turke:
yetim, öksüz
ukraine:
сирота (хлопець)
volapuke:
nenpalan

orfa

Sengepatra, senpatrina aŭ senpatra: orfa tro frue, li heredis, en sia plenaĝo, preskaŭ unu milionon KPr ; Josefino troviĝis samtempe orfina kaj tute ruinigita KPr ; ili sentis sin kiel orfaj gefratoj, forlasitaj kaj senŝirmaj InfanTorent2 ; (figure) sur vin hodiaŭ falas la devo zorgi pri la orfa ŝtato [5].
france:
orphelin (adj.)
germane:
verwaist
japane:
孤児の [こじの], 親のない [しんのない], 見捨てられた [みすてられた]
ukraine:
сирітський, сиротливий

orfe

(figure) Forlasite: Jam ne sonas via batalilo, // Orfe kuŝos ruste la armilo [6]; rondaj okuloj, inter kiuj orfe sin levis malgranda ruĝa nazeto PatrojFiloj .
france:
comme un orphelin
germane:
verwaist
ukraine:
сиротливо

orfejo

Rifuĝa establejo, kie oni prizorgas orfojn: la orfejo Sankta Jozefo en Havano [7]; la orfejo[n…] li dum 30 jaroj gvidis [8]; la knabo estis sepjara, frekventis lernejon […] kiel la pluraj infanoj en la orfejo [9]; la hospitalo konfidos la bebon al orfejo aŭ serĉos adoptonton [10].
7. Monato, Alberto García Fumero: Frato José Olallo Valdés beata, 2009
8. Zofia Banet-Fornalowa: Korczak ridetanta, Monato, 2000/07, p. 8
9. Monato, Julian Modest: Bela sonĝo, 2007
10. Monato, Hori Jasuo/pg: Lulilo de cikonioj, 2007
angle:
orphanage
beloruse:
дзіцячы дом
bretone:
ti-emzivaded
bulgare:
сиропиталище
ĉeĥe:
sirotčinec
ĉine:
孤儿院 [gūéryuàn], 孤兒院 [gūéryuàn], 保育院 [bǎoyùyuàn]
france:
orphelinat
germane:
Waisenhaus
greke:
ορφανοτροφείο
hebree:
בית יתומים
hispane:
orfanato
hungare:
árvaház
ide:
orfanerio
indonezie:
panti asuhan
japane:
孤児院 [こじいん]
nederlande:
weeshuis
okcidentfrise:
weeshûs
pole:
sierociniec (przest.), dom dziecka, bidul (pot.)
portugale:
orfanato
ruse:
детский дом, сиротский приют
slovake:
sirotinec
svede:
barnhem
turke:
yetimhane, öksüzler yurdu
ukraine:
сиротинець, дитбудинок, притулок для сиріт

orfigi

(tr)
1.
Senigi infanon de patro aŭ patrino: nur sep viroj travivis la eksplodon, kiu orfigis 162 infanojn [11].
2.
(figure) Forlasi simile kiel mortanta patro aŭ patrino zorgaton aŭ zorgataĵon: ne bezonu mi […] levi mian manon kontraŭ mi mem kaj en floranta aĝo orfigi mian domon [12]; miloj de la tagoj // Kaj de la noktoj, kiam orfigita // Animo vane vokas la perditon Ifigenio .
angle:
orphan
bretone:
emzivadañ
ĉeĥe:
učinit sirotou
france:
rendre orphelin
germane:
zum Waisen machen
hispane:
quedar huérfano
ide:
orfanigar
japane:
孤児にする [こじにする], 親を奪う [しんをうばう]
nederlande:
wees maken
pole:
osierocić
portugale:
orfanar
slovake:
urobiť sirotou
turke:
yetim bırakmak, öksüz bırakmak
ukraine:
осиротити

administraj notoj