Muhamad/o, Mohamed/o

Muhamado, Mohamedo

1.
NOM Vira nomo araba kaj islama: Muhamado la Ĥorezmano ... alnomo de tiu lasta (al-Ĥorezmi), misformita per latinigo, plu vivas en la scienca termino „algoritmo[1]; Hasano la 2-a (Maroko) […] estis la plej aĝa filo de Mohamedo la 5-a [2].
2.
PERSHISRELISL La profeto kaj fondinto de islamo (ĉ. 570 ‐ 632), la lasta kaj la plej granda el la profetoj, kies venon promesis Jesuo (parolante pri Parakleto) kaj al kiu Korano estis revelaciita: Muhamado estis kvin- aŭ ses-jara, kiam li iris kun sia patrino de Mako al Jasribo; [3] la Ĉarto de Medino, estis redaktita fare de la islama profeto Mohamedo [4]; Monato decidis pri la uzo de la formo Muhamado, kiun rekomendas la plimulto de la spertuloj pri la araba lingvo. Monato
Rim.: La plena nomo: ABU AL-QASIM MUHAMMAD IBN 'ABD ALLAH IBN 'ABD AL-MUTTALIB IBN HAŜIM. Oni trovas ankaŭ aliajn transskribojn, krom Mohamedo, kiu estus oportuna en Esperanto, „Mahometo“ (tro kripligita, kvankam ja Zamenhofa).
1. S. Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999. No 1 (51)
2. Vikipedio, Hasano la 2-a (Maroko)
3. Mustar Abasi, red. Nino Vesela: Tezoj pri islamo kaj La vivo de la islama profeto., Murree (Pakistano): Universala Islama Esperanto-Asocio. 2000. P.13.
4. Vikipedio, Medino
angle:
Mohammed
beloruse:
Мухамад
ĉeĥe:
Mohamed
ĉine:
穆罕默德 [mùhǎnmòdé]
germane:
Mohammed
hebree:
מוחמד
hungare:
Mohamed
indonezie:
Muhammad
itale:
1. Mohammed 2. Maometto
japane:
ムハンマド, マホメット [まほめっと]
katalune:
Muhammad 1. Muhammad 2. Mahoma
nederlande:
Mohammed
perse:
محمد
pole:
Mahomet
portugale:
Maomé, Moamede, Mohammed
ruse:
Мухаммад, Мухамед, Магомет
slovake:
Mohamed
ukraine:
Мухамед, Магомет

administraj notoj