Paraklet/o

Parakleto

KRI Advokato, defendanto aŭ konsolanto ― greka vorto kvarfoje uzita en la Evangelio (S. Johano 14:16; 14:26; 15:26; 16:7) en la senco kiun la kristanoj interpretas kiel referencon al la Sankta Spirito, kaj kiel referencon al Kristo en I. Johano 2:1 (ĉi-loke tradukita per „Advokato“ en la Londona Biblio): la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi [1]; la Babilonano Mani (aŭ Maniĥeo) […] nomis sin la „Parakleto de la Vero“ kiu promesiĝas en la Nova Testamento [2].
angle:
Holy Spirit, Paraclete
ĉeĥe:
Rádce (Duch sv.)
ĉine:
圣神 [Shèngshén], 聖神 [Shèngshén], 圣灵 [Shènglíng], 聖靈 [Shènglíng]
france:
Paraclet
germane:
Paraklet
hungare:
Parakletosz, közbenjáró, vígasztaló
katalune:
Paràclit, Paraclet
malnovgreke:
παράκλητος
nederlande:
Paracletus
pole:
Paraklet, Duch Święty, pocieszyciel, orędownik
portugale:
Paracleto, Espírito Santo
rumane:
Parașuta, Sfântul duh
ruse:
Утешитель, Параклит
slovake:
Advokát (meno pre Ducha Svätého v Novom Zákone), Obhajca
ukraine:
Святий Дух, паракліт, заступник, утішитель

administraj notoj