*kurier/o UV
*kuriero
- 1.
Homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn,
piede, surĉevale aŭ alie:
oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo
[1];
kuriero post kuriero estis sendata Memfison, por ekscii, kio okazis tie
[2];
jam mi estis vokinta la kurieron, por forsendi la leteron per
ekspreso
[3];
kurieroj anoncas al la popolo pri la proksimiĝo de la monarĥo
FK
;
en la japanaj urboj Tokio, Osaka kaj Nagoja komercas pli ol 30
kuriero-kompanioj, kiuj uzas kaj motorciklojn kaj biciklojn
[4];
(figure)
atendi bonan veteron kaj laman kurieron
(malrapidi por agi)
PrV
;
(figure)
kolero de reĝo estas kuriero de morto
[5].
heroldo,
kuristo2,
leterportisto,
stafeto- 2.
Ŝakpeco movebla diagonale tra la tuta ŝaktabulo:
tri blankaj peonoj […] perplekse rigardis la kurieron svingi sian
oficiran spadon kaj montri antaŭen, kie sur du najbaraj kvadratoj, unu blanka
kaj unu nigra, vidiĝis la nigraj kavaliroj
MkM
.
- 3.
Novaĵletero:
post tuta serio de palaj informiloj, la kongresa kuriero Pordego al Kongreso
akurate raportinta ne nur pri la kongresaj aferoj, sed ankaŭ pri la eventoj
en la „granda mondo“
[6];
la ĵus relanĉita Unesko-kuriero havas Esperantan version
[7].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:13
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
4. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:14
6. La Ondo de Esperanto, 1999. No 8-9 (58-59)
7. kontakto, Agado dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
3. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
4. Monato, Hori Yasuo: Rado-brigado, 2005
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:14
6. La Ondo de Esperanto, 1999. No 8-9 (58-59)
7. kontakto, Agado dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko
- angle:
- 1. courier, messenger, runner 2. bishop
- beloruse:
- 1. кур'ер, вястун, ганец, рассыльны, пасыльны 2. слон (у шахматах) 3. інфармацыйны бюлетэнь
- bretone:
- 1. poster (a gas lizheroù, pakadoù) 2. furlukin (echedoù)
- ĉeĥe:
- 2. střelec v šachu
- ĉine:
- 1. 信使 [xìnshǐ], 速递 [sùdì], 速遞 [sùdì], 传递者 [chuándìzhě], 傳遞者 [chuándìzhě] 2. 象 [xiàng]
- france:
- 1. courrier (coursier), coursier 2. fou (échecs)
- germane:
- 1. Kurier, Eilbote 2. Läufer
- hispane:
- 1. cartero 2. alfil
- hungare:
- 1. futár, hírnök, küldönc 2. futár (sakk), futó (sakk)
- itale:
- 1. corriere 2. alfiere
- japane:
- 急使 [きゅうし], 飛脚 [ひきゃく], ビショップ, 角行 [かくぎょう]
- nederlande:
- 1. koerier 2. loper (schaakspel)
- pole:
- 1. kurier, goniec 2. goniec, laufer
- rumane:
- 1. curier
- ruse:
- 1. курьер, гонец, вестник, рассыльный 2. слон (шахм.)
- slovake:
- 2. strelec v šachu
- tibete:
- 2. བང་ཆེན་
- ukraine:
- кур’єр, гонець, розсильний, слон