2meridian/o JED
meridiano
- 1.
Ĉefcirklo de la tera
sfero, trairanta ambaŭ ĝiajn polusojn:
ĉiu meridiano orte sekcas la ekvatoron;
ĉiuj lokoj kuŝantaj sur sama meridiano havas saman horon
(rilate al la suno).
longitudo.
- 2.
[1]
(de rivolua
surfaco)
Ebena kurbo, intersekco
de
la surfaco kun ebeno trairanta ĝian akson:
ĉiuj meridianoj de cirklaj konuso aŭ cilindro estas
rektoj;
rivolua surfaco difiniĝas per sia akso kaj unu el siaj meridianoj.
paralelo.- 3.
Iu el la kanaloj difinitaj de tradicia ĉina medicino,
tra kiuj energio kaj sango cirkulas en la homa korpo:
la masaĝo celas agi rekte ĉe la meridianoj
[2]
.
1.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 30
2. Peng Jianjun: Skizo de masaĝo, Monato, 1997:3
2. Peng Jianjun: Skizo de masaĝo, Monato, 1997:3
- angle:
- 1. meridian (geography) 2. meridian (mathematics) 3. meridian (anatomy)
- beloruse:
- мэрыдыян
- bulgare:
- меридиан
- ĉeĥe:
- meridián, poledník
- ĉine:
- 1. 子午線 [zǐwǔxiàn], 子午线 [zǐwǔxiàn]
- france:
- 1. méridien (subst., géog.) 2. méridienne 3. méridien (méd. chinoise)
- germane:
- 1. Meridian 2. Meridian, Meridianlinie
- hispane:
- meridiano 2. meridiano
- hungare:
- 1. meridián, délkör 2. meridián
- japane:
- 子午線 [しごせん]
- katalune:
- meridià
- nederlande:
- meridiaan
- pole:
- 1. południk 2. południk (powierzchni obrotowej)
- portugale:
- meridiano
- ruse:
- меридиан
- slovake:
- poludník
- ukraine:
- меридіан