8longitud/o PV
longitudo
- 1.
- Arko de la ekvatoro, entenata inter la meridiano de iu ajn loko kaj alia meridiano elektita kiel deira meridiano: la eldonejo de Monato troviĝas je 51°12'48" norda latitudo kaj 4°24'34" orienta longitudo [1].
- 2.
- Angulo inter la meridiano de astro kaj la meridiano, kiu trapasas la printempan ekvinoksan punkton: li decidis eltrovi al kiu tago de la suna jaro korespondas iu dato […], li kalkulis la longitudon de la suno kun precizeco ĝis du minutoj de la firmamento [2].
- 3.
- (de punkto `M` en tridimensia reela eŭklida afina spaco provizita per orta ununorma koordinatsistemo `(O,bb i,bb j,bb k)`) Polusa angulo de la orta projekciaĵo de `M` sur la ebeno difinita de `(O,bb i,bb j)`: longitudo estas la dua koordinato en la sfera koordinatsistemo.
1.
Monato, Roland Rotsaert: Europeana: de Rejno al Danubo, 2010
2. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
2. Monato, Vitalij kaj Anatolij Ionesov: Mirzo Ulugbek: granda reĝo de astronomio, 2010
- angle:
- 3. longitude
- beloruse:
- даўгата
- ĉine:
- 1. 經度 [jīngdù], 经度 [jīngdù] 2. 經線 [jīngxiàn], 经线 [jīngxiàn]
- france:
- 3. longitude (coordonée sphérique), azimuth
- germane:
- 1. Länge (Geog.), geographische Länge 2. Länge (Astr.), astronomische Länge 3. Länge (Kugelkoordinate)
- hispane:
- longitud
- hungare:
- hosszúsági fok
- japane:
- 経度 [けいど]
- katalune:
- longitud
- nederlande:
- lengte
- pole:
- 3. długość (współrzędna)
- portugale:
- longitude
- ruse:
- долгота 3. долгота (координата)
- ukraine:
- довгота
administraj notoj
pri
~o
3.:
Kontroli, ĉu la tradukoj de nivelo drv taŭgas ankaŭ ĉi-sence. [MB]