kvest/i PIV1

kvesti

(malofte)
Peti monon aŭ rimedojn ĉe diversaj personoj, por helpo al malriĉuloj aŭ alia bona celo: voje mi ĉe moŝtoj kvestos [1]; oni invitis kvestadon por konstruado de templo [2]; (figure) nun mi devas kvesti el vi la rezulton de mia buŝa ekzameno [3]. VD:almozi
beloruse:
зьбіраць ахвяраваньні
ĉeĥe:
pořádat dobročinnou sbírku, žádat o příspěvek
ĉine:
募捐 [mùjuān]
france:
quêter (collecter de l'argent)
germane:
Spenden sammeln
nederlande:
inzamelen (geld, kleding), ophalen (voor armen b.v.)
perse:
اعانه جمع کردن
pole:
kwestować
portugale:
angariar, granjear
slovake:
žiadať o príspevok
ukraine:
просити пожертвування, збирати пожертвування

kvesto

(malofte)
Rimed- aŭ monkolekto por helpado: eble per nacia kvesto ni povus havigi rimedojn [4]. VD:benefico, monpeto
beloruse:
збор ахвяраваньняў
ĉeĥe:
sbírání na dobročinný účel
ĉine:
劝捐 [quànjuān], 勸捐 [quànjuān]
france:
quête (collecte d'argent)
germane:
Spendensammlung, Spendenaufruf
nederlande:
collecte, omhaling
perse:
گردآوری اعانه
pole:
kwesta
slovake:
zbieranie na dobročinný účel

kvestaĵo

(malofte)
Havaĵo elpetita por bezonantoj: nur oneto de la kvestaĵoj alvenas ĉe […] la bedaŭrindaj viktimoj de iu vetera aŭ milita katastrofo [5]. VD:mondonaco
5. Pejno S.: La profesia kvestado, [vidita je 2006-08-18]
beloruse:
ахвяраваньне
ĉine:
捐助 [juānzhù], 捐献 [juānxiàn], 捐獻 [juānxiàn], 供 [gòng]
france:
don (à une quête), offrande (à une quête)
germane:
Spende, Zuwendung
nederlande:
gift, schenking
perse:
اعانه
pole:
kwesta

administraj notoj