stafet/o
stafeto
- 1.
- Teama sporta konkuro (kura, naĝa, skia ktp), en kiu la teamanoj unu post alia trapasas la etapojn, transdonate la vicon per enmanigo de bastoneto aŭ per simpla ektuŝo: ebenkura stafeto 4 po 400 (en la kvarhomaj teamoj la teamanoj kuras po 400 metrojn); en 1983 Carl gajnis sian unuan Malpezatletiko-MĈ-titolon en 100-metra kuro, longosalto kaj 4x100-metra stafeto [1]; (figure) Joan-Ferriol transprenis la grafikan aranĝon en 2005 de Hugo Fontyn, kaj nun estas lia vico por pludoni la stafeton [2].
- 2.
- Unuopa teamo partoprenanta en tia konkuro.
- 3.
- (malofte) Kuriera transporto laŭ etapoj, post kiuj ĉevaloj kaj/aŭ kurieroj estas ŝanĝitaj por pli rapide atingi la celon: la tre bongustan fiŝon Koran, vivantan nur en tiu lago [Ohrid] […] en la antikveco Dar, reĝo de Persio, volis manĝi [onidire] ĉiutage kaj ĉevalrajdistoj stafete liveradis ĝin al li en malpli ol 24 horoj [3]. kuriero, kuristo.
1.
Vikipedio, Carl Lewis
2. Monato, Paŭl Peeraerts: Pri paeljoj kaj pentraĵoj
3. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid
2. Monato, Paŭl Peeraerts: Pri paeljoj kaj pentraĵoj
3. Monato, Bardhyl Selimi: Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid
- angle:
- 1. relay race 3. courier, dispatch rider, messenger
- beloruse:
- 1. эстафэта 2. эстафэтная каманда 3. ганец, кур'ер, пасыльны
- ĉeĥe:
- kurýr (dř. zpravidla na koni), člen štafetového družstva, štafeta
- ĉine:
- 1. 接力 [jiēlì], 接力賽跑 [jiēlìsàipǎo], 接力赛跑 [jiēlìsàipǎo], 接力跑 [jiēlìpǎo]
- france:
- 1. relais, course de relais 3. estafette
- germane:
- Stafette 1. Staffellauf, Staffel 3. Estafette,
- hungare:
- 1. váltó, staféta 3. lovas futár
- itale:
- staffetta
- japane:
- 騎馬伝令 [きばでんれい], 駅伝選手 [えきでんせんしゅ], リレー選手 [りれーせんしゅ], リレー走者 [りれーそうしゃ]
- katalune:
- 1. cursa de relleus 3. estafeter
- nederlande:
- 1. estafette 3. koerier
- pole:
- 1. sztafeta 3. kurier, goniec
- ruse:
- 1. эстафета 3. гонец, курьер
- slovake:
- kuriér, člen štafety, štafeta
- ukraine:
- гонець, кур’єр, вістовий (у знач.ім.), нарочний (у знач.ім.), посланець
stafetano
- Partoprenanto de stafeto.
- angle:
- relay racer
- beloruse:
- удзельнік эстафэты
- france:
- coureur de relais
- itale:
- staffettista
- katalune:
- corredor (participant) (d'una cursa) de relleus
- pole:
- uczestnik sztafety
- ruse:
- участник эстафеты
stafetisto
4.
Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara
Esperanto-Asocio, 1972
- beloruse:
- удзельнік эстафэты
- france:
- coureur de relais
- itale:
- staffettista
- pole:
- sztafeciarz
stafetbastono
- Ligna aŭ metala tubo, proksimume 30 centimetrojn longa, almenaŭ 50 gramojn peza, glata, ambaŭekstreme fermita, uzata kiel materia atestilo de vicotransdono inter la samteamaj stafetanoj: (figure) mi kredas, ke en estonteco iu agemulo transprenos la stafetbastonon de „Bazaro“ kaj reaperigos ĉi-bultenon [5].
5.
Bazaro, la adiaŭa, Informilo de
Ĝemelaj Urboj
- angle:
- relay baton, baton
- beloruse:
- эстафэтная палачка
- ĉine:
- 接力棒 [jiēlìbàng]
- france:
- témoin (sport)
- germane:
- Staffelstab
- itale:
- testimone (spo.)
- katalune:
- testimoni
- pole:
- pałeczka (w sztafecie)
- ruse:
- эстафетная палочка