kultiv/i SPV

kultivi

(tr)
1.
AGR Kreskigi vegetaĵojn prilaborante teron; kulturi1.b: mi kultivas sikomorojn [1]; ekzistas vastaj ĝardenoj en kiuj oni kultivas la planton por eligi bonodoran rozakvon [2]; kultivaĵoj tradiciaj anstataŭiĝis per produktoj celataj al eksportado [3]; (figure) vi estas la kultivotaĵo de Dio [4]. VD:bredi, planti1
2.
AGR Prilabori teron por kreskigi vegetaĵojn; kulturi1.a: la tero […] produktas kreskaĵojn, […] pro kiuj ĝi ankaŭ estas kultivata [5]; Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberĝardenon [6]; fekundaj kultiveblaj grundoj [7].
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 7:14
2. M. Karamudini: la vivo , 2005-05-14
3. Gianfranco Cazzaro: Morale aĉeti, konscie subteni, Monato, 1994/06, p. 9
4. La Nova Testamento, I. Korintanoj 3:9
5. La Nova Testamento, Hebreoj 6:7
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:20
7. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
angle:
cultivate
beloruse:
1. вырошчваць, культываваць 2. урабляць (зямлю), апрацоўваць
ĉeĥe:
kultivovat (polní plodiny), pěstit, pěstovat
ĉine:
培植 [péizhí], 养殖 [yǎngzhí], 養殖 [yǎngzhí], 佃 [tián], 培养 [péiyǎng], 培養 [péiyǎng], 栽培 [zāipéi], 树 [shù], 樹 [shù], 种 [zhòng], 種 [zhòng], 耕种 [gēngzhòng], 耕種 [gēngzhòng], 畋 [tián]
france:
cultiver (agriculture)
germane:
1. kultivieren (Pflanzen) 2. anbauen (Landw.)
japane:
耕作する [こうさくする], 栽培する [さいばいする], 育てる [そだてる]
nederlande:
cultiveren, kweken
pole:
kultywować, uprawiać (ziemię, rośliny uprawne)
portugale:
cultivar a terra
ruse:
1. выращивать, разводить (растения), культивировать (растения) 2. возделывать, обрабатывать (землю)
slovake:
pestovať, vzdelávať
svede:
odla, bruka jorden
ukraine:
обробляти, культивувати, вирощувати, розводити

kultivo

AGR Flegado de grundo kaj de vegetaĵoj; kulturo1.a: terkultivo [8].
angle:
cultivation
beloruse:
культываваньне, культывацыя, урабляньне, апрацоўка
ĉeĥe:
kultivace, obdělávání, obhospodařování
ĉine:
培植 [péizhí], 耕作 [gēngzuò], 务农 [wùnóng], 務農 [wùnóng], 农业 [nóngyè], 農業 [nóngyè]
france:
culture (agricole)
germane:
Kultur (Pflanzen), Anbau (Landw.)
nederlande:
kweek, verbouwen (v.planten)
pole:
kultywacja, uprawa (ziemi, roślin uprawnych)
slovake:
kultivácia, obhospodarovanie
ukraine:
культивація, обробіток, вирощування, розведення

kultivejo

AGR Loko, kie oni kultivas: kelkaj debatas pri dietoj, dum aliaj mortas pro malsato: ne temas pri manko de kultivejoj en la mondo, sed pri malĝusta uzado [9]; ili plue plantis la superrizon […] en la eksperimenta kampo de pluraj kultivejoj [10]; agrokulturistoj […] ne plu ŝatas volonte vendi siajn kampojn al kultivejoj aŭ konstruigistoj [11].
angle:
cultivated land
beloruse:
уробленая зямля, плянтацыя
ĉeĥe:
obdělávaný pozemek
ĉine:
熟地 [shúdì], 农田 [nóngtián], 農田 [nóngtián], 种植面积 [zhòngzhímiànjī], 種植面積 [zhòngzhímiànjī], 畬 [yú], 畲 [yú], 平畴 [píngchóu], 平疇 [píngchóu], 畴 [chóu], 疇 [chóu]
germane:
Anbaufläche, Agrarfläche
japane:
農地 [のうち], 耕地 [こうち], 耕作地 [こうさくち], 栽培地 [さいばいち], 田畑 [たはた]
nederlande:
plantage
pole:
teren uprawny, plantacja
slovake:
obrábaný pozemok
ukraine:
вирощувальна ділянка, плантація

kultivisto

AGR Homo, kiu profesie kultivas: la malriĉuloj […] estu vinberistoj kaj terkultivistoj [12]; en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo [13]; produkti plantojn kun kontraŭherbicida karaktero grave koncernas kaj kultivistojn kaj kemiajn kompaniojn [14]; vinberkultivisto. VD:kamparano
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 25:12
13. La Nova Testamento, S. Luko 20:10
14. Sung Ho Cho: Plibonigo de plantoj per gentekniko, Monato, 1998:5, p. 17a
angle:
cultivator
beloruse:
земляроб
ĉeĥe:
zemědělec
ĉine:
农民 [nóngmín], 農民 [nóngmín], 佃 [diàn], 农 [nóng], 辳 [nóng]
france:
cultivateur, agriculteur
germane:
Landwirt, Bauer
nederlande:
boer, landbouwer vinber~isto: wijnbouwer.
pole:
rolnik
slovake:
poľnohospodár
svede:
jordbrukare
ukraine:
спеціаліст з вирощування, спеціаліст з розведення

nekultivejo, senkultivejo

AGR Kultivebla, sed ne uzata terpeco; senkulturejo: Miili estas kun la ŝafoj sur la senkultivejo [15]. VD:novalo
15. M. Traat, trad. H. Saha kaj H. Seppik: Danco ĉirkaŭ lokomobilo, 1984
angle:
uncultivated land
beloruse:
папар
ĉine:
草莽 [cǎomǎng], 荒地 [huāngdì]
france:
friche
germane:
Brache
japane:
休閑地 [きゅうかんち], 休耕地 [きゅうこうち]
ukraine:
пар, парове поле

plurkultivo, plurkultivado

AGR Kultivo de diversaj vegetaĵaj specoj en sama loko aŭ bieno, en sama teritorio: ekologia agrikulturo baziĝas aŭ sur miksa modelo (plurkultivado kaj bredado) aŭ sur paŝtado [16].
16. Greenpeace, trad. C. Bertin: Ekologia agrikulturo
beloruse:
полікультура
france:
polyculture

unukultivo, unukultivado

AGR Kultivo en pli-malpli vasta areo de unu sola plantospeco; monokulturo: sur la proksimume 40.000 kvadrataj kilometroj dominas unukultivoj [17].
17. [A. Oberndorfer]: Pli efike ekspluati terenojn por biofuelo, Esperanta Retradio, 2022-06-11
angle:
monoculture
beloruse:
монакультура
ĉeĥe:
monokultura
ĉine:
单作 [dānzuò], 單作 [dānzuò]
france:
monoculture
germane:
Monokultur
pole:
monokultura
rumane:
monocultură, cultură agricolă unică
slovake:
monokultúra

administraj notoj