noval/o SPV
novalo
Kampo lasata en ripozo,
sen kultivo,
sed eventuale plugata por faciligi
malkomponiĝon de vegetaĵoj kaj regrasiĝo:
paŝtistoj sur novaloj kun mirego rigardis la
sovaĝajn rajdantojn
[1];
ili ekstermas arbarojn, faras agrojn el herbejoj aŭ novaloj, por havi sufiĉe da
terenoj por produktado de etanolo
[2].
nekultivejo, senkultivejo
1.
A. Jirásek, trad. J. Vondroušek: Malnovaj mitoj ĉeĥaj, 1984
2. Monato, Stefan Maul: Ekologio paradokse, 2011
2. Monato, Stefan Maul: Ekologio paradokse, 2011
- angle:
- fallow, fallow land
- beloruse:
- папар, папарніца
- ĉeĥe:
- lada, lado, úhor
- france:
- jachère
- germane:
- Brache, Regenerationsfläche
- perse:
- آیش
- pole:
- odłóg, ugór
- slovake:
- celina, panenská pôda, úhor
- ukraine:
- пар, поле під паром, переліг, обліг, цілина
novaligi
(tr)
Lasi iam kultivitan terpecon ripozi,
sen ekspluato:
avantaĝo de la novaligo estas, ke novaligita
kampo konservas pli da akvo en sia grundo ol
surkreskita kampo
[3].
3.
W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967
- angle:
- to fallow
- beloruse:
- пакідаць пад папар
- france:
- laisser en jachère, mettre en jachère
- germane:
- brachliegen lassen
- perse:
- آیش دادن، آیشبندی کردن
- pole:
- pozostawiać odłogiem