*krater/o Fab3
*kratero
- 1.
- Larĝa vazo, en kiu antikvaj grekoj miksis vinon kaj akvon por festenoj: Aliato […] dediĉis al Delfoj grandan arĝentan krateron [1]. kaliko, amforo
- 2.
- Elsputejo, malfermaĵo de vulkano, tra kiu ĝi elĵetas brulajn materiojn, lafon...: submara tertremo pro la eksplodo de la kratero [3]; okaze de la Usu-erupcio la agentejo unuafoje flugigis senpilotan aviadilon por foti la krateron kaj kolekti gason [4]; (figure) oni gloras heroojn, poetojn kaj scienculojn, kiujn nia tempo ne konas sed kiuj estas naskotaj sur la kratero de Eŭropo: en Parizo [5]. abismo, faŭko
1.
Herodoto, trad. S. Sarafian: Historio, 2006
2. Tangopaso, Self-photographed: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cratère_d'Eurytios_(Louvre,_Cp_33).jpg
3. E. Georgiev: Vulkanoj, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 22a
4. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
2. Tangopaso, Self-photographed: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cratère_d'Eurytios_(Louvre,_Cp_33).jpg
3. E. Georgiev: Vulkanoj, Monato, jaro 2001a, numero 2a, p. 22a
4. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Post jarmiloj
- angle:
- 1. krater 2. crater
- beloruse:
- кратэр
- ĉeĥe:
- jícen sopky, kráter
- ĉine:
- 火山口 [huǒshānkǒu], 酒罐 [jiǔguàn], 大坑 [dàkēng]
- france:
- cratère
- germane:
- Krater
- hispane:
- 2. cráter
- hungare:
- 1. crater, vegyítő edény 2. kráter
- japane:
- 火口 [ほくち], 噴火口 [ふんかこう], クレーター, クラテル
- nederlande:
- 1. amfora 2. krater
- pole:
- 1. krater (naczynie) 2. krater
- portugale:
- cratera
- rumane:
- crater vulcanic
- ruse:
- кратер
- slovake:
- krátér
- svede:
- 2. krater
- ukraine:
- кратер, ваза, жерло
frapkratero, frapokratero
- Krateroforma baseno, kiun kaŭzis meteorŝtono falegante sur la grundon de solida planedo: la teamo de la Universitato de Padovo […] aldonas, ke la drenada skemo en la ringo estas tre simila al tiuj trovitaj en granda frapkrateroj en humidaj medioj [6]; (figure) kiamaniere enbati najlon sen lasi lunajn kraterojn en la muro [7]?
6.
-:
Nova frapkratero eltrovita en Afriko, eventeo, 2010-03-15
7. Monato, Roberto Pigro: Konsiloj avinaj kaj neavinaj, 2011
7. Monato, Roberto Pigro: Konsiloj avinaj kaj neavinaj, 2011
- angle:
- impact crater
- beloruse:
- ударны кратэр
- ĉine:
- 撞击坑 [zhuàngjīkēng]
- france:
- cratère d'impact
- germane:
- Einschlagkrater
- pole:
- lej
- rumane:
- dolină
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.