konzol/o PV
konzolo
- 1.
- Ŝtona, metala aŭ ligna peco, kies unu flanko estas fiksita al muro kaj la alia libere elstaras eksteren, destinita por subporti balkonon, kornicon, statuon ktp.: kunigo de porta konzolo al kovrilo postulas pli da punktoveldoj [1].
- 2.
- Ornama meblo, metita ĉe muro, kaj destinita por subporti vazojn, kalikojn, statuetojn ktp; tablo apogita per du aŭ pli da konzoloj1, kiuj anstataŭas krurojn: la meblaro de tiu vasta muzika salono precipe konsistas el horizontala piano [...], el skribtablo kaj konzolo [2]. breto, postamento
- 3.
-
Terminalo
aŭ imitanta ĝin
fenestro,
kiu disponigas la specialajn rajtojn plenumi operaciumajn
komandojn rezervitajn al la ĉefuzanto:
ĝi povas funkcii en konzolo aŭ kun grafika uzantinterfaco
[3].
Rim.: La termino konservas rememoron pri epoko kiam konzolo estis speco de pupitro per kiu operatoro manipulis komputilegon.
- angle:
- a console
- beloruse:
- 1. кансоль, кранштэйн 2. кансоль 3. кансоль, пульт кіраваньня
- ĉine:
- 控制台 [kòngzhìtái], 操作台 [cāozuòtái]
- france:
- 1. console (support) 3. console (terminal)
- germane:
- 1. Träger, Stütze, Kragbalken, Kragstein 2. Wandbrett, Wandtisch, Konsole 3. Konsole
- hungare:
- 1. konzol, gyámkő 2. konzol (fali tartó/asztalka) 3. konzol
- japane:
- 持ち送り [もちおくり], コンソール・テーブル [コンソール・てーぶる], コンソール, 制御卓 [せいぎょたく], 操作卓 [そうさたく]
- pole:
- konsola, kroksztynek, wspornik
- portugale:
- 1. consolo (ó), mísula, consola 3. console
- rumane:
- consolă
- ruse:
- 1. консоль, кронштейн 2. консоль 3. консоль, пульт управления
- tibete:
- སེམས་གསོ་གཏོང་
ludkonzolo
- Malgranda aparato kun ekrano kaj diversaj enigiloj, kiu rulas videludojn: eblas sendi el komputilo videaĵon en televidilon aŭ sur ekranon de ludkonzolo [4].
4.
T. Ulej:
Aperis Vindozo 7..., E@I, 2009-10-23
- beloruse:
- гульнявая кансоль
- ĉeĥe:
- konzola na hraní počítačových her
- ĉine:
- 游戏主机 [yóuxìzhǔjī], 游戏机 [yóuxìjī], 掌机 [zhǎngjī]
- france:
- console de jeu
- pole:
- konsola do gier
- rumane:
- consolă de jocuri
- slovake:
- konzola na hranie počítačových hier
administraj notoj
pri
~o
2.:
Laŭ la bildo ĉe "Kastelo de Amboise" eble tamen temas pri pupitro(?) [WD]