terminal/o

terminalo

KOMP Aparato por atingi foran komputilon, al kiu lasta la terminalo estas konektita per datumtransmeta lineo. Ofte terminalo estas persona komputilo: terminalo kapabla meme (aŭtonome) registri kaj trakti datumojn estas „inteligenta terminalo“. terminalo sen propra memoro kaj kapablo, fari ion sen konekto al komputilo, estas „sencerba terminalo“; Videotel[…] kunigas telefonan draton kun televida terminalo por „teledissendi“ ĵurnalon [1]; mi povis elŝuti unikodajn tiparojn kaj unikodan terminalimitilon (programo imitanta terminalon, nomata ofte nur terminalo) el la reto [2].
Rim.: La akceptejon de haveno aŭ flughaveno oni ankaŭ nomas terminalo.
1. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
2. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
angle:
terminal inteligenta ~o: intelligent terminal, smart terminal. sencerba ~o: dumb terminal.
beloruse:
тэрмінал inteligenta ~o: разумны тэрмінал. sencerba ~o: просты тэрмінал .
bulgare:
терминал
france:
terminal (informatique)
germane:
Terminal inteligenta ~o: intelligentes Terminal. sencerba ~o: dummes Terminal.
hispane:
terminal
hungare:
terminál, végberendezés, hálózati munkahely, munkaállomás inteligenta ~o: intelligens terminál, programozható terminál. sencerba ~o: nem intelligens terminál, nem programozható terminál.
japane:
端末 [たんまつ]
katalune:
terminal inteligenta ~o: terminal intel·ligent. sencerba ~o: terminal passiu.
nederlande:
werkstation inteligenta ~o: intelligent werkstation. sencerba ~o: dom werkstation.
pole:
terminal
ruse:
терминал inteligenta ~o: умный терминал. sencerba ~o: простой терминал.
ukraine:
термінал

administraj notoj