konvikt/i PIV1
konvikti
(tr)
Pruvi kulpa per
demonstroj, atestoj...:
li konviktis Wang pri ŝtelado de publika mono
[1];
diru al inspektoro Patersono ke la dokumentoj, kiujn li bezonos
por konvikti la bandon, estas en faketo „M“
[2];
lia edzino, forgesinte por tiuj momentoj ĉiujn abomenajn adultaĵojn pri kiuj la
malfeliĉulo Arkadio Apolonoviĉ estis konviktita, elŝovis timigitan vizaĝon tra
la pordo
[3].
akuzi,
atesti1,
kondamni,
kulpigi
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru konstati (ies) kulpon.
1.
T. B. Talovich, trad. Miaohui:
Amo al la Vivoj, [2008?]
2. A. Conan Doyle, trad D. Booton: La Fina Problemo, [vidita en 2011]
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27
2. A. Conan Doyle, trad D. Booton: La Fina Problemo, [vidita en 2011]
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 27
- angle:
- convict
- beloruse:
- даказваць віну
- ĉeĥe:
- usvědčovat z
- ĉine:
- 判罪 [pànzuì]
- france:
- convaincre (jur.)
- germane:
- eines Verbrechens überführen
- hispane:
- condenar (en un juicio), hacer convicto (a alguien)
- pole:
- przekonać, udowodnić (prawo)
- rumane:
- convinge
- slovake:
- usvedčovať (z)
konviktaĵo
Aĵo konsistiganta pruvon de kulpeco,
uzebla por konvikti:
li uzis sulfurajn alumetojn, sed ne la svedajn,
la alumeto eble estos konviktaĵo
[4].
indikaĵo
4.
A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov:
Sveda alumeto, 2004-2010
- beloruse:
- доказ віны
- ĉine:
- 物證 [wùzhèng]
- france:
- pièce à conviction
- germane:
- Beweisstück
- pole:
- dowód winy
- rumane:
- dovada vinovăției