8konced/i

koncedi

(tr)
Post hezito aŭ dubo konsenti pri la ebleco de io: „mi konsentas,“ koncedis Angolm, „sed tio ne malhelpas ke la faktoj ekzistas“ [1]; sed tamen mi kun tre respektaj sentoj koncedas, ke... ekzistas kaŭz' por miri [2]; kvankam la nuna reĝimo liberaligas la ekonomion, ion koncedi sur la politika kampo estas nepre ne prikonsiderinde [3]; ekzistas problemoj kun la financado de la sekureco koncedis ankaŭ la polica vicprezidanto [4]; kiu en Britio ekzemple koncedas, ke ankaŭ la britaj politikistoj tiam ne ĝustatempe kaj ne energie kontraŭstaris al Hitler [5]? koncedite, ke eĉ tio veras, la akuzintoj pli insistas […] [6]; la ministrejo konfese koncedis, ke manke de kompareblaj donitaĵoj el aliaj landoj oni ne povas pruvi […] [7]. VD:cedi1, konfesi1
1. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2a
2. R. Schwartz: La Stranga Butiko, 1931
3. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
4. jpa: Internacia kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2000/09, p. 9
5. Monato, Stefan Maul: Postmilite
6. Monato, Armando Zecchin: Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco
7. Monato, Stefan Maul: Du mil sep
angle:
concede
ĉeĥe:
koncedovat, povolit, připouštět, připouštět, připustit, svolit, uznávat
ĉine:
承認 [chéngrèn], 坦承 [tǎnchéng], 供認 [gōngrèn]
france:
concéder (admettre), admettre (en convenir), convenir (de), reconnaitre (en convenir)
germane:
zugeben, zugestehen, einräumen, nachgeben
japane:
譲歩する [じょうほする], 認める [みとめる], 容認する [ようにんする]
nederlande:
toegeven
pole:
dozwalać, koncedować, przystawać na, zezwalać
portugale:
conceder, outorgar, assentir
rumane:
conformat, permite, să se stabilească, să adere la
slovake:
povoliť, pripustiť, pripustiť, uznávať

koncedo

Ago koncedi: la finiĝo de la koncedoj pri malaltigo de impostoj pri kelkaj varoj kaj servoj [8]; uzo de retorikaj formuloj koncedaj [9].
Rim.: Oni ne imitu ekzemplojn de la tipo: ambaŭ partioj devas fari koncedojn [10], en kiu „cedo“ estus pli ĝusta.
8. Monato, Lenio Marobin: Ekonomia fato
9. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
10. W. Courtaux: Oficiala perforto, http://www.vrede.be/esperanto_view.php?id=10
angle:
concession
ĉeĥe:
ústupek
ĉine:
供述 [gòngshù], 供認 [gòngrèn], 承認讓步妥協容忍 [chéngrènràngbùtuǒxiéróngrěn]
france:
concession (fait de concéder, de reconnaître)
germane:
Zugeständnis
japane:
譲歩 [じょうほ], 容認 [ようにん]
nederlande:
toegeving
pole:
koncesja
rumane:
concesiune
slovake:
ústupok

koncedinde

Pretere agnoskante malfortigan rimarkon, kontraŭan argumenton: „... en la tuta Egipto, longe kaj larĝe, ni aŭdas unu krion...“ estas koncedinde, ke la du adverboj ĉi tie havas signifon tre proksiman al ilia origina geometria senco, tamen la signifo ne malhavas iom da metaforeco [11].
11. al_ex_an_der: en: Tatoeba: frazo n-ro 1307682, 2014-07-19
ĉine:
固然 [gùrán]
france:
il est vrai que, il faut reconnaitre que
germane:
zugegeben, zugestanden
pole:
wprawdzie
rumane:
într-adevăr

administraj notoj

~inde: Mankas dua fontindiko.