1invalid/o

invalido

Homo daŭre ne kapabla plenumi sian profesian aŭ ian ajn laboron (servon, oficon) pro kripleco, sekve de malsano aŭ denaska difekto: invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l' oficiroj postulis pension [1]; krom tio mi prelegis pri Esperanto en la urba societo de invalidoj [2]; ĝi puŝas min kiel invalidon en rulseĝo [3]; la tombo de Napoleono en la pariza Domo de la Invalidoj; internaj dokumentoj de la Administracio por Veteranaj Aferoj taksas, ke la kosto pro militistaj invalidoj post 25 jaroj kreskos de nunaj 29 miliardoj da dolaroj ĝis 59 miliardoj. [4]; profesoro Hawking estas tiel vigla kaj energia dum siaj disputoj, ke ni eĉ forgesas, ke li estas ega invalido [5]. SIN:kriplulo. VD:emerito, pensiulo, veterano
Rim.: Kompare kun la objektive-medicina vorto kriplulo, „invalido“ pli ofte implicas socian aspekton (jure konstatita invalideco kiu eventuale rajtigas onin je pensio aŭ alia socia helpo). [Sergio Pokrovskij]
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18a.
2. S. Manzurov: Modesta rezulto, La Ondo de Esperanto, N-ro 55 (1999:5)
3. S. Ŝtimec: Ombro sur interna pejzaĝo
4. Roland THIBAULT: Nombro de militistaj invalidoj kreskas, Monato, 2008/10, p. 16
5. Monato, Vladimir Lemelev: Laŭdo de moderna superhomo
angle:
 invalid, disabled person
beloruse:
 інвалід
ĉeĥe:
 invalida, tělesně postižený
france:
 invalide Domo de la I~oj: Hôtel national des Invalides.
germane:
 Invalide Domo de la I~oj: Invalidendom.
hispane:
 inválido
hungare:
 rokkant
nederlande:
 invalide
portugale:
 inválido (subst.)
ruse:
 инвалид Domo de la I~oj: Дом инвалидов.
slovake:
 telesne postihnutý
ukraine:
 інвалід

invalideco

Stato de invalido: asekuro kontraŭ invalideco; ĉu la Registra Instanco povus akcepti la petskribon pri la esperanta civitaneco fare de persono oficiale agnoskita kiel psike malsana, t.e. ricevanta monatan pension de la ŝtato pro mensa invalideco? [6]; milionoj da homoj vivas nun en pli aŭ malpli konstanta invalideco aŭ duoninvalideco laŭ la graveco de la malsano [7].
angle:
 disability, infirmity
beloruse:
 інваліднасьць
ĉeĥe:
 invalidita, invalidnost, tělesné postižení
france:
 invalidité
germane:
 Invalidität
hispane:
 invalidez
hungare:
 rokkantság
nederlande:
 invaliditeit
portugale:
 invalidez
ruse:
 инвалидность
slovake:
 invalidita, telesné postihnutie
ukraine:
 інвалідність

administraj notoj