*pensi/o PV
pensii
(tr)
- Pagi regulan monhelpon al homo maljuna aŭ ne plu kapabla perlabori salajron: maljunuloj, ofte malbone kaj nesufiĉe pensiitaj, malfacile vivas [1]; Leo De Cooman […], pensiita civila inĝeniero [2].
Rim.:
Laŭ la malmultaj ekzemploj ŝajnas, ke homoj uzas la verbon en la
senco
„emeritigi“, aliokaze
konsekvence ili devus paroli pri „pensiata maljunulo,
inĝeniero“ ktp.
Aliflanke multaj ne bone distingas -ata kaj -ita.
Troviĝis unu figura citaĵo en Z-a verko:
skvaloj sangame-malsataj […] de mi pensiataj
FK
.
- angle:
- pension
- beloruse:
- плаціць пэнсію
- ĉeĥe:
- vyplácet důchod
- france:
- pensionner
- germane:
- eine Pension zahlen, eine Rente zahlen, Ruhegeld auszahlen, Altersruhegeld bezahlen
- hispane:
- pagar una pensión
- hungare:
- nyugdíjat fizet
- japane:
- 年金を支給する [ねんきんをしきゅうする]
- katalune:
- pagar una pensió
- nederlande:
- pensioen uitbetalen
- pole:
- płacić emeryturę, płacić rentę, pensjonować
- rumane:
- pensie
- ruse:
- выплачивать пенсию
- slovake:
- vyplácať dôchodok
- ukraine:
- звільняти на пенсію, виплачувати пенсію
*pensio
- Monhelpo periode pagata al homo maljuna aŭ ne kapabla perlabori salajron: invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l’ oficiroj postulis pension [3]; unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension FK ; emerituloj, kies salajro superas la oficialan minimuman monatan salajron […] ricevos nur bazan pension [4]. rento
3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
4. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
4. Laimius Stražnickas: Ĉiea ŝparado, Monato, 2000/05, p. 7
- angle:
- pension
- beloruse:
- пэнсія
- ĉeĥe:
- důchod, penze
- ĉine:
- 退休金 [tuìxiūjīn], 养老金 [yǎnglǎojīn], 養老金 [yǎnglǎojīn]
- france:
- pension (argent)
- germane:
- Pension, Rente, Ruhegeld, Altersruhegeld
- hispane:
- pensión (dinero recibido como ayuda)
- hungare:
- nyugdíj
- japane:
- 年金 [ねんきん]
- katalune:
- pensió
- nederlande:
- pensioen
- pole:
- emerytura, renta, pensja
- rumane:
- pensiune
- ruse:
- пенсия
- slovake:
- dôchodok, penzia, výslužné
- svede:
- pension
- ukraine:
- пенсія
pensiiĝi
(ntr)
- 1.
- Ricevi pension.
- 2.
- (evitinde) Pensiuliĝi: homoj vivas pli longe ol antaŭe, kaj amaso da bonedukitaj, daŭre agemaj kaj lernemaj homoj ĉiujare pensiiĝas [5]; pasintjare pensiiĝis 508 oficistoj, inter kiuj 489 ankoraŭ ne atingis sian pensian aĝon parte pro malsano [6]; Karl […] pensiiĝis en 1991 [7].
5.
K. Fetes-Tosegi: Vintraj Tagoj, kie boacoj vagadas..., La Ondo de Esperanto, 2000:5 (67)
6. Monato, last: Peza problemo
7. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj
6. Monato, last: Peza problemo
7. Monato, Stefan Maul: Krimaj riĉuloj
- beloruse:
- 1. атрымліваць пэнсію 2. выйсьці на пэнсію
- germane:
- 1. Rente empfangen
- hispane:
- recibir una pensión
- japane:
- 年金生活に入る [ねんきんせいかつにはいる]
- pole:
- przejść na emeryturę
- rumane:
- se pensiona
- ukraine:
- виходити на пенсію
pensiulo
- Homo ricevanta pension: laŭ prognozoj por la jaro 2030 estos la sama nombro de aktivuloj (salajro-gajnantoj) kaj pensiuloj kaj infanoj, kiuj profesie ne aktivas [8]; mi estas 72-jara pensiulo, loĝanta en Tokio [9]; ili ricevas 3 000 ĝis 8 000 lekojn monate per kio unu paro da gepensiuloj povas aĉeti, post pago de elektra energio kaj impostoj, nur 6 kg da viando [10]. emerito
8.
W. Klag: Ok milionoj
plus..., Monato, jaro 2001a, numero 12a, p.
11a
9. Monato, Yamasaki Seikô
10. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 6
9. Monato, Yamasaki Seikô
10. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 6
- angle:
- pensioner
- beloruse:
- пэнсіянэр
- ĉeĥe:
- důchodce, penzista
- ĉine:
- 退休人员 [tuìxiūrényuán], 退休人員 [tuìxiūrényuán]
- france:
- pensionnaire (touchant une pension), pensionné (subst.)
- germane:
- Pensionär, Rentner, Ruhegeldbezieher, Altersruhegeldempfänger
- hispane:
- pensionista (receptor de una pensión)
- hungare:
- nyugdíjas
- japane:
- 年金受給者 [ねんきんじゅきゅうしゃ], 年金生活者 [ねんきんせいかつしゃ]
- katalune:
- pensionista, pensionat
- nederlande:
- gepensioneerde
- pole:
- emeryt, rencista
- rumane:
- pensionar
- ruse:
- пенсионер
- slovake:
- dôchodca
- svede:
- pensionär
- ukraine:
- пенсіонер
pensiuliĝi
(ntr)
- Iĝi ricevanto de pensio: iun tagon pensiuliĝis nia maljuna ĉefo [11]; en Aŭstrio viro pensiuliĝas je 60 jaroj, virino je 55 [12]. emeritiĝi
11.
C. Simmonds:
La (sin)mortigo, MEJ-Cirkulero, 2001:2
12. Walter Klag: Pensoj pensiaj, Monato, 2000/10, p. 12
12. Walter Klag: Pensoj pensiaj, Monato, 2000/10, p. 12
- beloruse:
- выйсьці на пэнсію
- ĉine:
- 离休 [líxiū], 離休 [líxiū]
- germane:
- in den Ruhestand treten, Rentenempfänger werden
- hispane:
- pasar a pensionista, jubilarse
- katalune:
- esdevenir pensionista
- pole:
- stać się emerytem
- rumane:
- se pensiona