*ĉiz/i UV

*ĉizi

(tr)
1.
BELATEK Prilabori malmolajn materiojn (ŝtonon, lignon, metalon...) per ĉizilo, frapante sur ĝin per martelo kaj forigante ioman materion: sur marmora tabulo estas ĉizita lia nomo; ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj […] ĉizi lignon, por fari ĉian laboron [1]; (figure) la internaj zorgoj kaj la fizika doloro, kiun li suferis, tiel ĉizis liajn trajtojn, kvazaŭ tuŝus ilin la delikata mano de majstra skulptisto [2]; oni metas pezajn ŝtonojn kun ĉizitaj literoj [3]; sur la muroj de la groto ili ĉizis belajn ĉasbildojn per tajlita fajroŝtono [4]; en oktobro, dum kukurba popolfesto, oni ĉizas en la ŝelon de la malplena kukurboglobo vizaĝon kaj lumigas per kandelo [5]; La vidvo tiam krie krizas, ⫽ Valorajn bubojn ronde ĉizas [6]. VD:cizeli, haki, skulpti
2.
PV BELE=cizeli
angle:
chisel
beloruse:
1. даўбіць (долатам, зубілам) 2. чаканіць
ĉine:
[jué], 凿 [záo], 錾 [zàn], 鐫 [juān]
france:
1. ciseler, creuser (au ciseau), façonner (au ciseau)
germane:
meißeln
hebree:
לפסל
hispane:
cincelar
hungare:
1. vés
itale:
cesellare 1. scalpellare, intagliare, incidere (legno, pietra, ecc.)
japane:
のみで彫る [のみでほる], 刻みこむ [きざみこむ], 彫刻する [ちょうこくする], 練る [ねる], 彫琢する [ちょうたくする]
katalune:
cisellar
pole:
1. dłutować, ryć 2. cyzelować
portugale:
cinzelar
rumane:
1. cizelăre, sculpta 2. cizelă
ruse:
1. долбить (долотом), рубить (зубилом), выбивать (надпись и т.п.), тесать (камень)
ukraine:
різьбити, обробляти різцем, довбати (долотом), рубати (зубилом), різати (по металу)

ĉizilo

TEK Ŝtala ilo, longa kaj plata, kun tranĉa ekstremaĵo, uzata por prilabori malmolajn materiojn: unu tranĉas la feron per ĉizilo [7]; por urĝaj riparoj, li prenis segilon, ĉizilon kaj fortikajn prenilojn [8]; Supraĵe art-ornamoj, ne per skulpt-ĉizilo, ⫽ Sed lerte eltranĉitaj per ĉarpent’-hakilo [9].
angle:
chisel, chiseling tool
beloruse:
долата, зубіла, пешня, шчарбіла, разец, чакан
ĉine:
[qiú], 凿子 [záozi]
france:
ciseau (à pierre, bois, etc.)
germane:
Meißel
hispane:
cincel
hungare:
véső
itale:
scalpello, profilo (ferro da cesello), subbia
katalune:
cisell
pole:
dłuto, majzel (region.)
portugale:
cinzel
rumane:
daltă
ruse:
долото, стамеска, зубило, чекан, резец

Ĉizilo [10] (Cae)

AST Sud-hemisfera stelfiguro (Caelum).
10. D. Galadí-Enríquez, A. Wandel: La kosmo kaj ni, 2005
angle:
Caelum
beloruse:
Разец (сузор’е)
ĉine:
雕刻刀 [diāokèdāo]
france:
Burin (constellation)
germane:
Grabstichel
hebree:
אִזְמֵל, מפסלת
hispane:
Cincel
itale:
Bulino
japane:
のみ, たがね
latinece:
Caelum
pole:
Rylec (gwiazdozbiór)
rumane:
Dalta (constelație)
ukraine:
зубило, стамеска

ĉizileto

TEK Malgranda ĉizilo, speciale uzata de juvelistoj.
angle:
mini-chisel
france:
ciselet
hungare:
cizelláló véső
itale:
bulino, ciappola, gradina
japane:
彫刻刀 [ちょうこくとう]
pole:
dłutko, rylec
rumane:
daltă, stil
ukraine:
ґрабштихель, маленький різець

ĉirkaŭĉiziPIV1

(tr)
Ĉizi ĉe la ĉirkaŭo, por doni proksimuman formon, ekzemple al statuo.
beloruse:
абчэсваць (напр. камень)
france:
façonner (au ciseau, sur le pourtour), dégrossir (au ciseau)
hebree:
לעבד באיזמל
itale:
sgrossare, dirozzare
pole:
ociosywać
rumane:
sculpta
ruse:
обтёсывать, обтесать
ukraine:
обтісувати, обробляти начорно, на око

ŝtonĉizisto

Metiisto, kiu ĉizas kaj prilaboras ŝtonojn: aperis ankaŭ dalmataj ŝtonĉizistoj, kiujn la popolo nomis „romaj majstroj“ [11].
11. I. Andrić, trad. A. Sekelj: La ponto super Drino, 2018
beloruse:
разьбяр па камені
france:
tailleur de pierre
pole:
rzeźbiarz w kamieni
rumane:
sculptor în piatră

administraj notoj

~ileto: Mankas dua fontindiko.
~ileto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉirkaŭ~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.