8trejn/i SPV

trejni

(tr)
SPO Prepari por sporto, batalado ktp, ekzercante kaj hardante: li sciis ĉion pri metodoj de memdefendo, kaj trejnis min pri kelkaj lertaĵoj tiukampe [1]; la gvardio do edukis min kaj […] harde trejnis [2]; ni lernas analizi la trajtojn dum rigardado […] kaj oni trejnas nin ilin memori [3]; mi ankaŭ trejnas lingvoinstruistojn pri metodologio [4]; trejni la futbalteamon [5]; trejni sian korpon [6]; trejni toleremon al doloro [7]; trejni la kapablon de abstraktado [8]; intensa trejnado. VD:disciplini, dresi2, eduki2
angle:
coach, train ~ado: training.
beloruse:
трэніраваць ~ado: трэніроўка.
ĉeĥe:
cvičit, trénovat, vycvičit
france:
entrainer (sport etc.)
germane:
trainieren
hispane:
entrenar
hungare:
edz ~ado: edzés.
japane:
訓練する [くんれんする], 鍛錬する [たんれんする], 養成する [ようせいする], 仕込む [しこむ]
nederlande:
trainen
pole:
trenować (kogoś), zaprawiać ~ado: trenowanie.
portugale:
~ado: treinar.
ruse:
тренировать ~ado: тренировка.
slovake:
cvičiť, trénovať
ukraine:
тренувати

trejno, trejnado

Ago trejni; aranĝo de trejnekzercoj: li volonte sekvas la trejnon, kaj li montriĝas infane-naive memkontenta, kiam li en kuro alvenas unua [9]; ŝi rapide mensnotis […] la figuron samtempe sveltan kaj fortan, kiun havigas konstanta fizika trejnado [10]; la batalistaj atletoj bezonos pli konvenan trejnadon, ĉar ili devas esti viglaj kiel hundoj [11]; militpsikologia trejno [12]; ĉiutage plurfoja trejnado, se oni ne plu penis, oni tuj sentis tion [13]; longdistancaj skiantoj ekuzis la tiel nomatan ski-marŝadon dum sia somera trejnado [14]; ekde la unua profesia trejnado mi sciis, ke la esenco de vendista laboro estas diagnozi bezonojn de la kliento [15]. VD:kurso2, leciono1, staĝo2
angle:
training
beloruse:
трэніроўка, трэнінг, коўчынг
france:
entrainement
germane:
Training
japane:
訓練 [くんれん], 鍛錬 [たんれん], トレーニング [とれーにんぐ], 養成 [ようせい]
pole:
trening, zaprawa

trejnisto

SPO Tiu, kiu profesie aŭ profesinivele trejnas: nia TEJO-Trejnistaro ankaŭ planas komenci retajn atelierojn [16];
16. A. S. Garrido: en: TEJO havas mil membrojn sed neniun AKSO-n, libera folio, 2023-02-08
beloruse:
трэнер, коўч
france:
entraineur
japane:
教官 [きょうかん], トレーナー [とれーなー]
pole:
trener

administraj notoj