patriark/o JED , patriarĥ/o
patriarko, patriarĥo
- 1.
- En la antikva kaj en la orienta kristanismo, la estro de grava memstara eklezio: la patriarko de Romo (= papo de Romo) , la patriarko de Aleksandrio (= papo de Aleksandrio), la patriarkoj de Antioĥio, de Jerusalemo, de Konstantinopolo; do, en la Oriento estis multe da kulturaj lingvoj, multe da urbegoj kristanaj kaj kvar patriarkoj, en la Okcidento estis nur po unu da ili [1]; ja ĉi tie, se oni ne malkonsilus, povus diservi la patriarko de la tuta Ruslando [2]; per ĉiuj sanktaj patriarĥoj [3]! la sidejo de ilia patriarĥo estas en Bagdado [4]; ĉe la solenaĵo la unuan de junio ĉeestis inter aliaj la patriarĥoj de Konstantinopolo, Jerusalemo, Ateno, Kipro, Bulgario, Rumanio, Pollando kaj Antioĥio [5].
- 2.
- Honortitolo de kelkaj ĉefepiskopoj: patriarko de Venecio, de Lisbono.
- 3.
- (evitinde)
Prapatro:
kaj Isaak naskigis Jakobon, kaj Jakob la dek du
patriarkojn
[6].
Rim.: En la Malnova Testamento Zamenhof uzas sole nur la vorton „prapatro“. La meĥanika mistraduko „patriarko“, uzita de tradukistoj de la Nova Testamento, estas speciale malkonvena en la patriarko David [7], ĉar tie Davido aperas ne kiel generinto de multnombra idaro, sed kiel prapatro, praulo de la Mesio, de „la Filo de David“ ‐ S. Mateo 1:1, 9:27, 12:23, 15:22, 21:9. La vorto „prapatro“ taŭgas por esprimi rilaton de praulo al posteulo, la vorto „patriarko“ por tio malkonvenas. ‐ Krome, por ĉi tiu senco oni iam bezonas la formojn aligenrajn (t.e. prapatrino: Evo, Sara; „la pragepatroj“), kiajn la vorto patriarko malhavas. [Sergio Pokrovskij]
- 4.
- (figure) Respektinda maljuna familiestro: ĉarme kaj agrable, hejmece kaj patriarke verŝajne estis en la malnova kastelo, kie la mastrino kun ĉiuj servistinoj sidadis Fab3 .
1.
Sergio Pokrovskij: Slavonaj skriboj, La Ondo de Esperanto, 1999:2(52)
2. A. Solĵenicin, trad. L. Isajeva: La paska krucirado, La Ondo de Esperanto, 1994:2(15)
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 14a, ruzo kontraŭ ruzo
4. Ĥaldea katolika Eklezio, Vikipedio
5. Monato, Bardhyl Selimi: Malsanktaj komentoj dum sankta ceremonio, 2014
6. La Nova Testamento, La agoj 7:8
7. La Nova Testamento, La agoj 2:29.
2. A. Solĵenicin, trad. L. Isajeva: La paska krucirado, La Ondo de Esperanto, 1994:2(15)
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 14a, ruzo kontraŭ ruzo
4. Ĥaldea katolika Eklezio, Vikipedio
5. Monato, Bardhyl Selimi: Malsanktaj komentoj dum sankta ceremonio, 2014
6. La Nova Testamento, La agoj 7:8
7. La Nova Testamento, La agoj 2:29.
- angle:
- patriarch
- beloruse:
- патрыярх
- bulgare:
- патриарх
- ĉeĥe:
- patriarcha
- ĉine:
- 族長 [zúzhǎng], 族长 [zúzhǎng], 教祖 [jiàozǔ], 宗主教 [zōngzhǔjiào]
- france:
- patriarche
- germane:
- Patriarch
- hispane:
- patriarca
- hungare:
- pátriárka
- itale:
- patriarca
- japane:
- 族長 [ぞくちょう], 総大司教 [そうだいしきょう], 総大主教 [そう・だいしゅきょう], 長老 [ちょうろう]
- katalune:
- patriarca
- nederlande:
- patriarch, aartsvader
- pole:
- patriarcha
- portugale:
- patriarca
- ruse:
- патриарх 3. праотец
- slovake:
- patriarcha
- ukraine:
- патріарх