*garanti/i
*garantii
(x)
- 1.
-
Promesi la fariĝon de io sub sia propra respondeco:
mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme
Marta
;
se mi […] prenus alian edzinon, mi estus devigita pagi al vi kvardek
talentojn, kiujn mi garantias per miaj bienoj
[1];
[li] certe pruntos aŭ garantios kelkajn milojn al vi, kaj tiamaniere
vi ricevos la duonon de la aĉetosumo, la alian duonon vi povos pagi per
hipoteko
HsT
;
li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio
VivZam
;
jen la avantaĝo, kiam oni aĉetas garantiitan artiklon de bondigna firmao kiel la
mia
KrM
;
kiu garantias, trankvilon ne scias
PrV
.
prirespondi, kaŭcii, asekuri
- 2.
-
Firme aserti ion vera kaj certa:
nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! bonordaj virinoj ne
vagas tra la urbo
Marta
;
mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj
[2];
pri tiu afero mi ne garantias la verecon
KPr
;
mi tute ne garantias pro tio, kia ŝi fariĝos en la
estonteco
Marta
.
certigi, veti
- 3.
-
Igi ion certa:
mia laborado […] garantias ian tolereblan estontecon
Marta
;
la vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton
[3];
la netuŝebleco de la fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu
perfektiĝado fariĝados […] ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia
ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera
[4];
tion ĉi garantias al ni ne sole la konata energio
kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj
[5];
edziĝo najbara garantias (gardas,
protektas) de eraro
PrV
.
sekurigi
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 12. Adverboj kaj konjunkcioj
3. Zamenhof: Parolo antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow, 1912
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
5. Zamenhof: Parolo antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge 1907
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 12. Adverboj kaj konjunkcioj
3. Zamenhof: Parolo antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow, 1912
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
5. Zamenhof: Parolo antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge 1907
- angle:
- guarantee
- beloruse:
- гарантаваць, забясьпечваць, паручацца
- ĉeĥe:
- (za)ručit zaručit (něco), zaručit se (za někoho / něco)
- ĉine:
- 保証 [bǎozhèng], 包 [bāo], 确保 [quèbǎo]
- france:
- garantir, affirmer, assurer (affirmer, donner garantie de), avaliser, couvrir (prémunir), répondre (de qn), se porter garant (de), prémunir (de)
- germane:
- garantieren 1. gewährleisten, bürgen, sich verbürgen 2. versichern 3. sichern
- hispane:
- garantizar
- hungare:
- garantál, jótáll, kezeskedik, biztosít
- itale:
- 1. garantire
- japane:
- 保証する [ほしょうする], 責任を持つ [せきにんをもつ], 請合う [うけあう], 保護する [ほごする], 守る [まもる]
- katalune:
- garantir
- nederlande:
- 1. garanderen, borg staan, waarborgen 2. verzekeren (voor zeker verklaren) 3. garanderen
- pole:
- gwarantować, ręczyć
- portugale:
- garantir
- rumane:
- 1. garanta
- ruse:
- гарантировать 1. гарантировать, ручаться 2. гарантировать, ручаться 3. гарантировать, обеспечивать
- slovake:
- zaručiť (niečo), zaručiť sa
- turke:
- garantilemek, sigortalamak 1. garantilemek 2. söz vermek
- ukraine:
- ґарантувати, ручатися, забезпечувати
garantio
- 1.
- Promeso kaj respondeco de tiu, kiu garantias: vendi ion kun, sen garantio; la garantion promesitan de Wilson al Francujo malkonfirmis la usona Senato FSp ; oni akceptus oferi parton de sia suvereneco por gajni garantion de protekto FSp ; disputu pri ĉio, sed sen garantio PrV ; kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon PrV .
- 2.
- Garantiaĵo: la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj [kaj] donis kiel garantion ses francajn glavojn Hamlet ; ili transdonis la akciojn de la fabriko kiel garantion KKl ; la edzino de la kavaliro […] garantidonis la kastelon kaj la terposedaĵojn, liaj amikoj kolektis grandajn sumojn, ĉar preskaŭ nekredebla estis la elaĉeta mono, kiu estis postulata [6].
- 3.
- (figure) Certigo: la sola garantio por la vivo kaj sano […] ― estis laboro, donanta laborenspezon Marta ; konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso Paroloj .
6.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Juda knabino
- angle:
- 1. guarantee, assurance 3. guarantee, guaranty
- beloruse:
- гарантыя, зарука, парука
- ĉeĥe:
- garance, ručení (právní poměr), ujištění, záruka (právní poměr)
- ĉine:
- 保用證 [bǎoyòngzhèng], 保用 [bǎoyòng], 質保 [zhìbǎo]
- france:
- garantie, assurance, aval (garantie)
- germane:
- Garantie, Gewährleistung
- hispane:
- garantía
- hungare:
- garancia, jótállás, kezesség, biztosíték
- japane:
- 保証 [ほしょう], 確約 [かくやく], 担保 [たんぽ], 保障 [ほしょう], 保護 [ほご]
- katalune:
- garantia
- nederlande:
- garantie, waarborg
- pole:
- gwarancja, poręczenie, rękojmia
- portugale:
- garantia
- ruse:
- гарантия, ручательство, порука
- slovake:
- záruka
- turke:
- garanti, sigorta
- ukraine:
- ґарантія, порука
garantia
- Garantianta; garantirilata: rezervado estis farita telefone kaj tuj sekvita de garantia mono poŝtĉeke sendita ChR ; la LKK starigas „Garantian Kapitalon“ por kovri eventualan deficiton EeP ; la trompo evidentiĝis, kompreneble en tempo, kiam la lampo ne plu interŝanĝeblis, ĉar la garantia tempo jam pasis MortulŜip ; krom la transportligoj estas bezonataj kreditlinioj, garantiaj sistemoj kaj fiskaj faciligoj [7].
7.
Bardhyl Selimi: La Oka Koridoro, Monato, 2003/03. p. 13
- angle:
- guaranteed
- beloruse:
- гарантыйны
- ĉine:
- 受到担保 [shòudàodānbǎo], 有保障 [yǒubǎozhàng]
- france:
- de garantie
- germane:
- garantiert, Garantie-
- japane:
- 保証の [ほしょうの], 担保の [たんぽの]
- katalune:
- garant (adj.), de garantia
- nederlande:
- garantie-
- pole:
- gwarancyjny
- ruse:
- гарантийный
- ukraine:
- ґарантійний
*garantiaĵo [8]


-
Objekto aŭ mono asignita por plifirmigi la akceptitan
respondecon:
mi sendos al vi kapron […] ― donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos
[9];
[vi donis] al li ringon […] kiel garantiaĵon de via fideleco
[10];
mia bonfamo estas garantiaĵo sufiĉa de mia sincereco
ChL
.
kaŭcio, vetaĵo
8.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
garanti'aĵ'
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:17
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:17
10. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
- angle:
- guarantee, guaranty
- beloruse:
- гарантыя, залог, заклад
- ĉine:
- 保証金 [bǎozhèngjīn], 矿床 [kuàngchuáng], 押金 [yājīn], 抵押品 [dǐyāpǐn]
- france:
- caution, gage
- germane:
- Kaution, Pfand
- hispane:
- garantía, caución
- hungare:
- garanciális, jótállási, kezességi
- japane:
- 担保 [たんぽ], 抵当 [ていとう], 保証金 [ほしょうきん]
- katalune:
- penyora
- nederlande:
- garantie, borg, onderpand
- pole:
- poręczenie, rękojmia
- portugale:
- garantia, caução
- ruse:
- залог, заклад
- tibete:
- མནའ་
- turke:
- kefalet
- ukraine:
- застава
garantianto


- Tiu, kiu garantias: [li] aldonis, ke NATO estas la sola prudenta kaj ebla garantianto de ŝtata sekureco [11]; Albanio iĝis pli demokrata ol Usono, la ĉefa garantianto de libero [12]!
11.
Evgeni GeorgievRumanio ― Nepras ŝpari,
nepras reformi, Monato, 2001/03, p. 6
12. Sergej Paĥomov: Albanio pli demokrata ol Usono, Monato, 2006/11, p. 06
12. Sergej Paĥomov: Albanio pli demokrata ol Usono, Monato, 2006/11, p. 06
- angle:
- guarantor
- beloruse:
- гарант, паручнік, даручнік
- ĉeĥe:
- garant, ručitel
- ĉine:
- 保释担保人 [bǎoshìdānbǎorén], 保證人 [bǎozhèngren]
- france:
- garant, répondant (garant)
- germane:
- Bürge, Garant
- hungare:
- garantáló, jótálló, kezeskedő
- japane:
- 保証人 [ほしょうにん]
- katalune:
- garant (subst.)
- nederlande:
- borgsteller
- pole:
- poręczyciel
- ruse:
- гарант, поручитель
- slovake:
- garant, ručiteľ
- turke:
- kefil
- ukraine:
- ґарант, поручитель
*garantiulo [13]


-
Persono, transdonita al malamiko aŭ prenita de malamiko kiel
garantiaĵo:
ili ne nur konsentis, sed donis garantiulojn, inter kiuj troviĝis la edzino kaj
filino de ilia militestro...
QuV
;
(figure)
Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo
[14];
kiel ago de venĝo oni ekzekutis garantiulojn
[15].
ostaĝo
13.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
garanti'ul'
14. La Nova Testamento, Hebreoj 7:22
15. Lucette Échappé: Vizito al Nanto, Monato, 2013/03, p. 20
14. La Nova Testamento, Hebreoj 7:22
15. Lucette Échappé: Vizito al Nanto, Monato, 2013/03, p. 20
- angle:
- hostage
- beloruse:
- закладнік
- ĉeĥe:
- rukojmí
- ĉine:
- 人質 [rénzhì]
- france:
- otage
- germane:
- Geisel
- hungare:
- túsz
- japane:
- 人質 [ひとじち]
- katalune:
- ostatge
- nederlande:
- gijzelaar
- pole:
- zakładnik
- portugale:
- refém
- ruse:
- заложник
- slovake:
- rukojemník
- ukraine:
- заручник