*fraŭl/o UV

*fraŭlo

1.
GEN Ne edziĝinta viro: fraŭloj ĉirkaŭadis ankaŭ tie ĉi la amindan kaj riĉan fraŭlinon NeĝaBlovado ; kelkaj vivis tute solece kiel maljunaj fraŭloj kaj havis tute […] strangajn kutimojn [1]; Paŭlo pro amĉagreno frua eterne restis fraŭlo [2]!
2.
HIS Paĝio1: unu el honoraj fraŭloj […] staris sur la sojlo por prezenti la manon al la sinjorinoj, kiam ili resupreniros en la kaleŝojn [3]; unu el miaj kuzoj edziĝis, kaj petis de mi, ke mi fariĝu lia honora fraŭlo [4].
angle:
1. bachelor, unmarried man
beloruse:
1. халасьцяк, нежанаты
bulgare:
1. ерген
ĉeĥe:
1. svobodný muž
ĉine:
1. 未婚男子 [wèihūnnánzǐ], 光棍儿 [guānggùnr], 光棍 [guānggùn]
france:
1. célibataire (subst. masc.)
germane:
1. Junggeselle 2. Edelknabe, Knappe, Page
hebree:
1. רווק
hispane:
1. soltero
kurde:
1. ezeb(mer)
nederlande:
1. vrijgezel
pole:
1. kawaler, mężczyzna nieżonaty
portugale:
1. solteiro (subst.), celibatário (subst.), solteirão (subst.)
ruse:
1. холостяк, неженатый
svede:
1. ungkarl
ukraine:
1. холостяк, парубок, неодружений (ім.)

fraŭla

GEN Rilata al fraŭlo aŭ fraŭlino: fraŭla nomo [5]; ŝi estis virga kaj fraŭla en la plimulto de la versioj [6].
5. Josiah Willard Gibbs, Vikipedio
6. Ilitio, Vikipedio
angle:
unmarried, single
beloruse:
халасьцяцкі, дзявочы
ĉine:
未婚 [wèihūn]
france:
célibataire
germane:
ledig, unverheiratet
hispane:
soltero, soltera
nederlande:
ongehuwd, ongetrouwd
pole:
nieżonaty
ukraine:
парубоцький, холостяцький

*fraŭlino (f-ino)

1.
GEN Ne edziniĝinta virino: ĉiuj altrangaj sinjoroj kaj belaj fraŭlinoj dancis unuj kun la aliaj [7]; fraŭlinoj tie aranĝis ian kafobabilan kunvenon [8]; en la supra ĉambreto maljuna fraŭlino apogas sin al la kadro de la fenestro [9]; kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino PrV .
2.
(arkaismo) Titolo de ĝentileco por ne edziniĝintaj virinoj: li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto, post tri monatoj estos la edziĝo [10]; la studento diris: rigardu, kiel [la lilio] similas al fraŭlino Lina [11]! VD:sinjorino
Rim.: Historie la vorto „sinjorino“ estas uzata kiel titolo de ĝentileco por edziniĝintaj virinoj kaj la vorto „fraŭlino“ estas uzata kiel titolo por ne edziniĝintaj virinoj. Ĉi tiu nuanca diferenco neniam ekzistis por la viraj vortoj kaj estas pli malkutima en la nuna socio. Ĝi nuntempe povas esti konsiderita kiel malrespektema.
angle:
maiden, unmarried woman
beloruse:
незамужняя дзяўчына , незамужняя жанчына
bulgare:
госпожица
ĉine:
未結婚的少女 [wèijiéhūndeshàonǚ], 单身女人的称谓 [dānshēnnǚréndechènwèi], 閨女 [guīnǚ], 少女 [shàonǚ]
france:
célibataire (subst. fém.) , demoiselle, mademoiselle
germane:
Fräulein
hebree:
רווקה, עלמה
hispane:
soltera
ide:
damzelo
kurde:
ezeb(jin)
nederlande:
juffrouw
pole:
panna, kobieta niezamężna
portugale:
solteira (subst.), solteirona, donzelona, moça velha
ruse:
незамужняя девица , барышня, мадемуазель
svede:
fröken
ukraine:
незаміжня (у знач. ім.), панна (тж як ввічливе звертання)

fraŭleco

GEN Stato de needzeco: neniu klopodis por instigi lin al la rompo de lia fraŭleco [12]; la pastrino de Iŝtar, kvankam ŝi ĵurpromesis ĉiaman fraŭlecon, ne kaŝis la profundecon de sia amo al Omar [13].
angle:
bachelorhood, unmarried state
beloruse:
бясшлюбнасьць
ĉine:
独身生活 [dúshēnshēnghuó]
france:
célibat
germane:
Ledigsein, Junggesellendasein
hebree:
רווקות
hispane:
soltería, celibato
nederlande:
celibaat
pole:
panieństwo, stan panieński, kawalerka, stan kawalerski

administraj notoj

pri ~o 2.:
      En la ekzemploj ne temas propre pri nobela paĝio, sed iu tradicia funkcio simila.
      Eble franclingvano povus precizigi kio estas "honora fraŭlo" (chaperon, témoin de mariage...?).
      [WD]