*paĝi/o
*paĝio
- 1.
- Nobela junulo akompananta kaj servanta reĝon, reĝinon, sinjoron aŭ sinjorinon: „kiam li ekdormos, ili […] ligos lin“ […], sed paĝio tre sindona al la juna sinjoro aŭdis ĉion kaj sciigis al li la komploton [1]; la paĝioj antaŭmetis al li konfitaĵon kaj spiconuksojn, sed la maljuna reĝo pro malĝojo tute ne povis manĝi [2]. eskviro
- 2.
- Fanto: la kartaro de Taroko […] enhavas 56 kartojn, kun samaj emblemoj, kaj kiu iras ĝis 10 kaj krome paĝio, ĉevalo, reĝino kaj reĝo [3].
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. Vikipedio, Hispana ludkartaro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. Vikipedio, Hispana ludkartaro
- angle:
- 1. page
- beloruse:
- 1. паж 2. валет
- bretone:
- 1. floc'h
- france:
- 1. page
- germane:
- 1. Page
- hispane:
- 1. paje
- hungare:
- 1. apród
- japane:
- 小姓 [こしょう], 近習 [きんじゅ]
- nederlande:
- 1. page
- perse:
- 1. پیشخدمت 2. سرباز (ورق بازی)
- pole:
- 1. paź
- portugale:
- 1. pajem
- ruse:
- 1. паж
- ukraine:
- паж, валет