*flok/o UV
*floko
- 1.
-
Malpeza tufeto da materio,
ŝvebanta en aero:
flokoj da neĝo (neĝero)
flugadis ĉirkaŭ li
[1];
(leontodaj semoj) flugas en formo de
malgrandaj lanaj flokoj super la vojo
[2];
oni surblovas ilin, la plumoj kaj la flokoj disflugas kaj ne restas el ili pli
ol el pasero
VRA
;
la fulgoflokoj flugis tiel dense kiel la akridoj […] dum plago
MortulŜip
;
flokoj de hel-verda kaj ruĝa drapo kaj de kaduka tolo kelkloke pendis sur li
[3].
buklo1, lanugo, lano, ŝpini1
- 2.
Plata sekigita premaĵo de grenero, fritita tranĉaĵo de terpomo ks: avenflokoj [4]; skatolo de maizflokoj [5]; saketoj enhavantaj […] nuksojn aŭ terpomflokojn (vd ĉipso) [6].
brano, ĉipso, grio, krevmaizo, pufmaizo
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
3. La Ondo de Esperanto, Aleksandr Puŝkin, trad. Miĥail Maĥnaĉ: Ĉerkisto
4. dorotka: Pano (aŭ "Pano kiu ŝanĝas vivon"), Bonan Apetiton, 2015-02-25
5. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
6. Monato, John Gobourne: Tiam ... kaj nun, 2012
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
3. La Ondo de Esperanto, Aleksandr Puŝkin, trad. Miĥail Maĥnaĉ: Ĉerkisto
4. dorotka: Pano (aŭ "Pano kiu ŝanĝas vivon"), Bonan Apetiton, 2015-02-25
5. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
6. Monato, John Gobourne: Tiam ... kaj nun, 2012
- angle:
- flake, flock, wisp maiz~oj: corn flakes.
- beloruse:
- жмут, касмыль, пасма, шматок, камяк maiz~oj: корнфлекс.
- bulgare:
- maiz~oj: царевични пръчици, корнфлейкс.
- ĉeĥe:
- chmýří, pápeří, vločka maiz~oj: corn flakes, cornflakes, kukuřičné vločky.
- ĉine:
- 鱗片 [línpiàn], 鱗 [lín]
- france:
- flocon maiz~oj: cornflakes, flocons de maïs.
- germane:
- Flocke 1. Fluse, Fussel fulgo~o: Rußpartikel. aven~o: Haferflocke. maiz~oj: Cornflakes, Maisflocken. terpom~o: Kartoffelchip.
- hispane:
- copo (de nieve, maíz, algodón, ...) maiz~oj: copos de maíz.
- hungare:
- maiz~oj: kukoricapehely.
- indonezie:
- maiz~oj: sereal jagung.
- japane:
- 一房 [ひとふさ], 小片 [しょうへん]
- katalune:
- floc maiz~oj: cereals, flocs de blat de moro.
- nederlande:
- vlok maiz~oj: cornflakes.
- perse:
- maiz~oj: کورنفلکس.
- pole:
- maiz~oj: płatki kukurydziane.
- portugale:
- floco, froco maiz~oj: flocos de milho.
- ruse:
- клок, лоскут
- slovake:
- páperie, vločka maiz~oj: kukuričné vločky.
- ukraine:
- жмутик, клаптик, платок, пластівець, пушинка