3fisk/o PV

fisko

EKON
1.
La ŝtato en ĝia rolo de ekonomia subjekto (kontraste al la politika rolo de la regno kiel suvereno); precipe kiel ricevanto de la publikaj enspezoj aŭ kiel posedanto kaj administranto de la ŝtata trezorejo: la havaĵoj de Andrzej Lubomirski estis parceligitaj kaj la kastelo kontraŭleĝe transprenita de la fisko [1]; la Fisko anoncis pasintmonate, ke ĝi faros moninjektojn de 125 miliardoj da dolaroj dividotaj inter Citigroup, JP Morgan Chase, Bank of America […] kaj Merrill Lynch [2]. SUP:trezorejo2
2.
Ŝtata administracio, kies tasko estas enkasigo de la impostoj: persono, kiu antaŭ la jarfino malkaŝos al la fisko la kaŝitajn ĝis nun enspezojn, pagos de ili 12-procentan imposton [3].
angle:
exchequer, state treasury
beloruse:
1. скарб (дзяржаўны) , казна 2. падатковая служба
ĉeĥe:
erár, fiskus, státní pokladna
ĉine:
2. 稅務當局 [shuìwùdāngjú], 稅務局 [shuìwùjú], 太府寺 [tàifǔsì]
france:
fisc, Trésor Public, Trésor de l'État
germane:
1. Fiskus, Staatskasse, öffentlichen Hand 2. Finanzverwaltung, Finanzamt, Fiskalbehörde
hispane:
fisco
japane:
国庫 [こっこ], 国税庁 [こくぜいちょう], 税務当局 [ぜいむとうきょく]
nederlande:
fiscus
pole:
fiskus, urząd skarbowy 1. bank narodowy, skarbiec
portugale:
fisco, erário, fazenda (pública), tesouro, recebedoria
ruse:
1. казна 2. налоговое ведомство
slovake:
erár, štátna pokladnica
ukraine:
державна казна/скарбниця, казначейство

fiska

EKON
1.
Posedata de la ŝtato, rilata al fisko1: usonaj obligacioj fiskaj; fiskan politikon (buĝetpolitikon) faras la parlamento kaj registaro per enspezoj kaj elspezoj de la ŝtata buĝeto [4].
2.
Rilata al fisko2, imposta: la fiska juro estas la aro de la reguloj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de la impostpaganto [5].
Rim.: Kelkaj lingvoj ne povas adjektivigi la substantivon „imposto“, kaj anstataŭe uzas la adjektivon „fiska“ kiel la plej proksiman surogaton. Sekve tialingvaj esperantistoj transportas tiun miskutimon ankaŭ en Esperanton (tiel ke PIV2 eĉ ne suspektas ke ekzistas la adjektivo „imposta“). Tio estas evitinda en Esperanto, ĉar la regula adjektivo „imposta“ estas pli klara, precipe konsidere la konfuzan plursencecon de la vorto „fiska“. Ekz-e en la (fakte atestitaj) kombinoj ˣfiska ŝarĝoˣ, ˣfiska ekspertoˣ, ˣfiska faciligoˣ, ˣfiska kvitancoˣ, ˣfiska maljustecoˣ, ˣfiska plipezigoˣ, ˣfiska premoˣ preferindas uzi la pli klarajn adjektivojn „imposta“, „buĝeta“, „trezoreja“ – se temas respektive pri impostoj, buĝeto aŭ trezorejo (ĉar ekz-e ˣfiska ŝarĝoˣ egale bone povas temi pri imposta ŝarĝo de individua civitano, aŭ pri elspezaj problemoj de la ŝtata trezorejo, aŭ pri deficita buĝeto – do pri tute malsamaj aferoj). [Sergio Pokrovskij]
4. B. Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭroMonato
5. Vikipedio, Fiska juro, 2015-09-30
angle:
fiscal, of public revenue, of the public treasury
beloruse:
фіскальны, казённы
ĉeĥe:
erární, fiskální, rozpočtový
ĉine:
国库 [guókù]
france:
fiscal
germane:
fiskalisch, Fiskal-
hispane:
fiscal
japane:
国庫の [こっこの], 国税の [こくぜいの]
nederlande:
fiscaal
pole:
fiskalny, skarbowy
ruse:
1. казённый, казначейский, государственный 2. налоговый, фискальный
slovake:
erárny, rozpočtový
ukraine:
фіскальний, казенний

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.