robini/o Viki

robinio

BOT Somerverda arbo aŭ arbusto kun iom eĝaj tigoj, kontraŭsidaj elipsaj folioj kun apudfolioj transformitaj al dornoj, kaj kun pendantaj florgrapoloj; genro el familio fabacoj (Robinia) kun specioj kreskantaj en Nordameriko sed ankaŭ Eŭropo: Jean Robin, 1550 - 1629, estis botanikisto de la reĝo de Francujo Henriko la 4-a, kaj la plej unua ekzemplero de robinio plantita de li en Parizo en la jaro 1601 plu vivas kaj videblas en la „Planto-Ĝardeno“ [1].
LST:faboparencaj floroplantoj
beloruse:
рабінія
ĉeĥe:
trnovník
france:
robinier
germane:
Robinie
latinece:
Robinia
pole:
grochodrzew, robinia
rumane:
acacia
slovake:
agát
ukraine:
робінія

ŝajnakacia robinio

BOT Specio de robinio (Robinia pseudoacacia) kun blankaj floraroj, el kiu produktiĝas bonkvalita mielo; pro la foliaroj kaj dornoj la arbo estas konfuzata kun akacio.
floraroj de ŝajnakacia robinio (Robinia pseudoacacia)
CC-BY-SA-3.0  [2]
beloruse:
белая акацыя, ілжэакацыя, рабінія псэўдаакацыя
france:
faux-acacia
germane:
Gewöhnliche Robinie, Falsche Akazie, Silberregen
latinece:
Robinia pseudoacacia
pole:
robinia akacjowa
rumane:
salcâm
ukraine:
робінія звичайна, біла акація

administraj notoj

ŝajnakacia ~o: Mankas verkindiko en fonto.