*fab/o
*fabo
- 1.
- La semgrajno de pluraj kulturataj legomoj, ekz. fabo2, fazeolo, sojo, kafo, kakao ks: Ŝobi alportis […] farunon kaj rostitajn grajnojn, kaj fabojn kaj lentojn […] [1]; jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj FK ; vi estas en la varmaj landoj, kie kreskas la faboj de kafo [2]; mi donis […] al maljuna virino kelke da kafaj faboj [3]; oni atentigis pri ĝermoj de sojo kaj aliaj faboj [4].
- 2.
-
Specio de vicio
(Vicia faba var. major), kun grandaj plataj
grajnoj en guŝo, kulturata kiel legomo:
sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj
aliajn legomojn
[5];
balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis puncofloraj faboj kaj trikoloroj
kun belaj violkoloraj kalikoj
Marta
.
Rim.: Ne konfuzu kun fazeolo.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 17:28
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
4. Monato, Vladimir Lemelev: Eŭropo en la fajro de la epidemio
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
6. Bjoertvedt, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Vicia_faba_02.jpg

- angle:
- broad bean, fava bean
- beloruse:
- боб
- bretone:
- favenn
- ĉeĥe:
- bob
- ĉine:
- 2. 蚕豆 [cándòu]
- france:
- fève (légume)
- germane:
- 1. Bohne (Samen) 2. Pferdebohne, Saubohne
- hungare:
- lóbab, laposbab, disznóbab, lóbükköny
- japane:
- ソラマメ, 豆 [まめ]
- katalune:
- fava, favera
- kekĉie:
- aaws
- latinece:
- 2. Vicia faba var. major
- nederlande:
- tuinboon
- perse:
- باقلا
- pole:
- bób
- portugale:
- fava
- ruse:
- боб
- slovake:
- bôb
- tibete:
- སྲན་མ་
- ukraine:
- біб
fabeto
- angle:
- common bean
- beloruse:
- фасоля
- germane:
- Gartenbohne, Grüne Bohne, Schnittbohne, Fisole
- katalune:
- fesol, mongeta
- pole:
- fasola