epitom/o JED
epitomo
Verko,
kiu resumas
pli ampleksan verkon por studa celo aŭ lerneja uzo:
„Epitomo de esperantologio“
[1];
kompleta epitomo de la eduka scenaro en nia reala mondo
[2];
(figure)
malvarma kafo vere estas la epitomo de ĉio, kion elstara taso da kafo devus esti
[3];
(figure)
la urbo Baden-Baden […] ne estas granda kosmopolita urbo kiel
Berlino, ĝi estas la epitomo de bela vivado
[4].
diĝesto
elekto,
esenco,
ekstrakto2,
kompendio,
kompilaĵo,
kvodlibeto,
resumo
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru resumo, resuma lernolibro, eltiraĵo.
1.
N. Gudskov: Epitomo de esperantologio, REU-Impeto, 2002
2. Li akceptis metilernadon de la butiko de sia patro kaj ...
3. Kvin Surprizaj Avantaĝoj de Malvarma Bierkafo
4. 7 Plej Bonaj Urboj En Eŭropo Viziti Por Maljunaj ...
2. Li akceptis metilernadon de la butiko de sia patro kaj ...
3. Kvin Surprizaj Avantaĝoj de Malvarma Bierkafo
4. 7 Plej Bonaj Urboj En Eŭropo Viziti Por Maljunaj ...
- angle:
- epitome (abstract summary), digest
- beloruse:
- канспэкт, скарочаны пераказ, рэфэрат
- ĉeĥe:
- epitomé
- ĉine:
- 摘要 [zhāiyào], 節本 [jiéběn], 節略 [jiélüè], 简本 [jiǎnběn]
- france:
- épitomé
- germane:
- Abriss, Kurzfassung, Auszug, Epitome
- hungare:
- epitomé, kivonatos mű, rövid kivonat, foglalat (kivonat)
- japane:
- 抜粋 [ばっすい], 要約 [ようやく], 梗概 [こうがい], 概要 [がいよう]
- katalune:
- epítom
- pole:
- streszczenie (książki), skrót (książki), bryk
- portugale:
- epítome, compêndio, sinopse
- ruse:
- извлечение, сокращённое изложение, конспект, дайджест
- slovake:
- epitomé, výťah z diela
- ukraine:
- витяг, скорочений виклад