1dram/o JED

dramo

1.
TEA Teatraĵo, precipe tia, en kia alternas sentoj, ne nur amuza (komedia) aŭ serioza (tragedia): la dramoj de Ŝekspiro; Calderon kantis siajn dramojn en belritmaj versoj [1]; jen komenciĝis la prezentado, kaj tio estis tre bela dramo kun reĝo kaj reĝino [2]; nenia dramo donis eĉ iajn enspezojn, se la aŭtoro kaj aktoroj ne atakadis en ĝi siajn kontraŭulojn [3]; kiam estis ludata ekzemple la dramo de Vilhelmo Tell, mi estis en la unua akto la soldato, kiu arestis Vilhelmon [4]. PRT:klimakso1, peripetio, elnodiĝo1
2.
(figure) Terura okazo: pri kio ŝi pensas? dramo el la vivo preterportiĝas antaŭ ŝia spirito [5]; aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo Marta ; se vi rakontus, laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, la dramon tiel, kiel ĝi okazis inter vi, eble la juĝantaro vidos en tio nur akcidenton [6]. VD:fatalo, katastrofo, tragedio2
angle:
drama
beloruse:
драма
bulgare:
драма
ĉeĥe:
drama, napínavá situace, tragédie
ĉine:
戏剧 [xìjù], 戱 [xì], 戏 [xì], 剧 [jù]
france:
drame
germane:
Drama
hispane:
drama
japane:
正劇 [せいげき], , 演劇 [えんげき], 戯曲 [ぎきょく], 劇的事件 [げきてきじけん], ドラマ [どらま]
katalune:
1. drama 2. desastre
pole:
1. dramat 2. dramat
portugale:
drama
ruse:
драма
slovake:
dráma, tragédia
svede:
drama
ukraine:
драма

drama

1.
TEA Teatra, rilata al dramo: la drama verkisto […] pere de la aktoro prezentiĝas al la publiko [7]; Shakespeare uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15 000 vortojn [8]; el tiu historio ne nur mankis la restarigo de la drama ekvilibro, sed ankaŭ ĝi renversis mian ĝeneralan moralsenton [9].
2.
(figure) Tre emociiga: li rakontis sian draman vojaĝon [10]; li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj ŝia patrino estis konvinkitaj [11]; mi jam priskribis pri lia drama eniro en la oficejon [12]; vi imagis ion draman, dum temas pri […] tute natura okazaĵo [13].
angle:
dramatic
beloruse:
драматычны
ĉeĥe:
dramatický, tragický
ĉine:
2. 戏剧性 [xìjùxìng], 扣人心弦 [kòurénxīnxián]
france:
dramatique
germane:
1. Theater- 2. dramatisch
hebree:
דרמטי
hispane:
dramático
japane:
演劇の [えんげきの], 劇的な [げきてきな]
katalune:
dramàtic
pole:
1. dramatyczny 2. dramatyczny
ruse:
2. драматический
slovake:
dramatický
svede:
1. teatrisk 2. dramatisk
ukraine:
драматичний

dramigi

Igi drama: ĉi tiu verko dramigas tiun historian murdon [14]; li eĉ ne troe dramigus, se la registaro postulus malkonstrui la kontraŭleĝan kreaĵon [15]; oni nenion dramigu, sed trankvile alfrontu la danĝeron [16]. VD:panikigi, troigi
14. Monato, Donald Broadribb: Bone prezentita dramo malkvietiga, 2004
15. Monato, Laimius Stražnickas: Sur propra tereno propra preĝejo, 2003
16. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo, 2004
angle:
dramatize
beloruse:
драматызаваць
ĉeĥe:
zdramatizovat
ĉine:
改編為劇本 [gǎibiānwéijùběn]
france:
dramatiser
germane:
dramatisieren
hebree:
לְהַמחִיז
japane:
劇化する [げきかする], 脚色する [きゃくしょくする]
katalune:
dramatitzar
pole:
dramatyzować
ruse:
драматизировать
slovake:
zdramatizovať
svede:
dramatisera
ukraine:
драматизувати

administraj notoj