*fe/o

*feo

MIT
Fabela homforma estaĵo kun magia povo: etaj feoj kun marteloj [1]; se iu bona feo vizitus la eldonejon, kaj se la oficistoj rajtus esprimi tri dezirojn, ne mankus ideoj [2]; trikapaj troloj, barbaj nanoj, lumineskantaj feoj, kaprokruraj faŭnoj […] kaj sennombraj aliaj vivaĵoj movis sin laŭ la strato [3]. SUB:elfo, silfo
1. Grigori Arosev: Poezio sed ne poemoj, Monato, 2000/12, p. 28
2. Monato, Paŭl Peeraerts: Komposta revolucio kaj presada stabileco, 2004
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
angle:
fairy, fay, spirit
beloruse:
дух (казачны)
bulgare:
фея, самодива
ĉeĥe:
pohádková bytost, skřítek, šotek
france:
être surnaturel, génie (être surnaturel)
germane:
Genius, guter Geist
hispane:
genio
hungare:
tündér
japane:
妖精 [ようせい]
pole:
wróż (pan wróżka), duch, chochlik
portugale:
gênio
ruse:
дух, сказочное существо
slovake:
rozprávková bytosť, škriatok
ukraine:
дух, міфічна істота

fea

(figure) Mirinde bela, kvazaŭ elsorĉita de feo: fea iluminado; en fea blanko ankoraŭ brilis, senmakula kaj netuŝita, la Ebura Turo [4].
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
angle:
fairy, faerie, faery, spirit
beloruse:
чароўны
bulgare:
приказен, вълшебен, самодивски
ĉeĥe:
pohádkový
ĉine:
像仙女 [xiàngxiānnǚ], 仙女 [xiānnǚ]
france:
féerique
germane:
feenhaft
hispane:
mágico, -a, maravilloso
hungare:
tündéri
japane:
妖精の [ようせいの], 夢のように美しい [ゆめのようにうつくしい]
nederlande:
feeëriek
pole:
bajeczny
slovake:
rozprávkový

*feino

Ina feo: tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino [5]; la feino de Malĝojo [6]; la belega, konstante ŝanĝiĝanta nuba palaco de la feino Fata-Morgana [7]; aminde ĉarma, kiel povas esti nur la feino en la ĝardeno de la paradizo [8].
beloruse:
фэя
ĉeĥe:
féja, víla
ĉine:
美丽女妖 [měilìnǚyāo], 天女 [tiānnǚ], 天仙 [tiānxiān], 仙女 [xiānnǚ]
france:
fée
germane:
Fee
hispane:
hada
hungare:
tündérlány
japane:
妖精 [ようせい]
nederlande:
fee
pole:
wróżka, wieszczka (przest.)
portugale:
fada
ruse:
фея
slovake:
víla
ukraine:
фея, міфічна істота жіночої статі

administraj notoj

~a: Mankas dua fontindiko.