1polemik/o
polemiko
- Publika disputo, plej ofte skriba, en kiu akre oponiĝas kontraŭaj opinioj: bonege skribita kritika polemiko [1]; por nia afero ĉia polemiko, en kiun mi estus enmiksita, estus tre danĝera [2]; la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de mi, […] kredeble por eviti polemikon kaj disputojn [3]; tiam okazis tre vigla polemiko en la pariza gazetaro inter du kontraŭaj emoj FSp ; polemikoj inter protestantaj kaj katolikaj ŝtatoj FSp . pamfleto
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
- angle:
- polemic, controversy, dispute
- beloruse:
- палеміка
- ĉeĥe:
- debata, polemika
- france:
- polémique
- germane:
- Polemik
- hispane:
- polémica
- hungare:
- nyilvános vita, polémia
- japane:
- 論争 [ろんそう], 論戦 [ろんせん]
- nederlande:
- polemiek, pennenstrijd
- okcitane:
- polemica
- pole:
- polemika
- portugale:
- polêmica
- ruse:
- полемика
- slovake:
- debata, polemika
- ukraine:
- полеміка
polemiki
(tr)
- Skribe publike diskuti: konstante kaj malprave li polemikis kontraŭ Kierkegaard [4]; en Esperantio tro ofte oni polemikas kaj batalas unu kontraŭ la alia, kvazaŭ temus pri dialektika ekzerco [5]; tipaj por la postmoderna epoko estas intelektuloj, kiuj preferas polemiki anstataŭ dialogi [6]. disputi, debati
4.
La Ondo de Esperanto, 1999, No 8-9 (58-59)
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
6. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
6. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
- angle:
- engage in controversy
- beloruse:
- палемізаваць
- ĉeĥe:
- polemizovat
- ĉine:
- 作笔战 [zuòbǐzhàn], 作筆戰 [zuòbǐzhàn]
- france:
- polémiquer
- germane:
- polemisieren
- hispane:
- polemizar
- hungare:
- vitázik, polemizál
- japane:
- 論争する [ろんそうする]
- nederlande:
- polemiseren
- pole:
- polemizować
- ruse:
- полемизировать
- slovake:
- polemizovať
- ukraine:
- полемізувати