2bomb/o

bombo

MIL Eksplodkapabla metala globo aŭ kesto, uzata kiel armilo.
a)
Armilo trafanta sian celon per libera falo, ĵetite el bombavio aŭ bombopafilo: NATO dum la aeratakoj en 1999 kontraŭ Jugoslavio superŝutis la landon [...] per bomboj [1]. VD:grenado, obuso.
b)
Eksploda aranĝaĵo farita de teroristoj: en aŭgusto 1998 preskaŭ samtempe eksplodis bomboj antaŭ la usonaj ambasadorejoj en Najrobo (Kenjo) kaj Daresalamo (Tanzanio) [2]. VD:mino
1. S. Maul: Trompitaj dizertintoj, Monato, 2000:12, p. 9a
2. W. Klag: Bariloj kontraŭ bomboj, Monato, 1999:3, p. 7a
angle:
bomb
beloruse:
бомба
ĉeĥe:
bomba, puma
ĉine:
爆炸物 [bàozhàwù], 引爆装置 [yǐnbàozhuāngzhì], 爆炸装置 [bàozhàzhuāngzhì], 炸弹 [zhàdàn]
france:
bombe (explosif)
germane:
Bombe, Sprengkörper
hebree:
פְּצָצָה
hispane:
bomba
itale:
bomba
japane:
爆弾 [ばくだん], ボンベ
pole:
1.a bomba lotnicza 1.b bomba, ładunek wybuchowy
ruse:
бомба
slovake:
bomba
svede:
bomb
tibete:
འབོམ་
ukraine:
бомба

bombi

(tr)
Eksplodigi bombojn kontraŭ io: mortis tri ĵurnalistoj kaj estis vunditaj 20 aliaj ĉinoj, kiam estis bombita la ĉina ambasadorejo en Jugoslavio [3].
3. Xu Jinming: Kial?, Monato, 1999:9, p. 10a
angle:
bomb
beloruse:
бамбаваць
ĉeĥe:
bombardovat, ostřelovat
france:
bombarder (par bombes)
hispane:
bombardear
itale:
bombardare
japane:
爆撃する [ばくげきする]
pole:
bombardować, detonować bombę
ruse:
бомбить, бомбардировать
slovake:
bombardovať, ostreľovať
ukraine:
бомбити, бомбардувати

bombado

Uzado de bomboj por ion milite detrui: per bombado oni nenion povas pruvi [4].
4. N. Levitskiy: Kontraŭ milito, Monato, 1999:6a p. 4a
angle:
bombing
beloruse:
бамбаваньне
ĉeĥe:
bombardování
ĉine:
大轟炸 [dàhōngzhà], 炮火 [pàohuǒ]
france:
bombardement (par bombes)
germane:
Bombardierung
hispane:
bombardeo
itale:
bombardamento
japane:
爆撃 [ばくげき]
pole:
bombardowanie
ruse:
бомбёжка, бомбардировка
slovake:
bombardovanie
ukraine:
бомбардування

bombopafilo, bombokanono

MIL
Pafilego, plej ofte glattuba, por pafi bombojn laŭ alta, arkforma trajektorio, uzata ekz-e por pafi trans monto aŭ alia vertikala baro. Tipa bombopafilo konsistas el tubo, dukrura afusto, apoga plato kaj celilo. La kutimaj kalibroj estas 50–60mm (rota bombopafilo), 81–90mm (bataliona), 105mm (aŭ pli, regimenta). VD:haŭbizo
Rim.: PIV preferas la formon bombokanono, sed tio kolizias kun la rusa-germana difino de la vorto en la 1a Oficiala Aldono, laŭ kiu kanonon karakterizas plata trajektorio. [Sergio Pokrovskij]
angle:
mortar, canon
beloruse:
мінамёт
ĉeĥe:
hmoždíř, houfnice
france:
mortier
germane:
Mörser, Granatwerfer
hebree:
תותח פצצה
hispane:
mortero
itale:
mortaio (mil.)
japane:
臼砲 [きゅうほう]
pole:
moździerz
ruse:
миномёт
slovake:
húfnica

atombombo

Bombo funkcianta per ĉenreago de dispartiĝantaj atomoj: la 9an de aŭgusto 1945 usona bombaviadilo B-29 kun atombombo ekflugis […] al Nagasako kaj faligis ĝin je alteco de 9600 metroj [5]; Usono ne devis ĵeti atombombojn sur Japanion, se iu pacdefendanto sukcesplene antaŭe „diskutus“ kun japanaj militistoj [6]; nun do ankaŭ Nord-Koreio havas ĝin, la atombombon [7].
5. Monato, Hori Yasuo: Nagasako, 2008
6. Monato, Al la intelektuloj de Monato, 2003
7. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco, 2009
beloruse:
атамная бомба
germane:
Atombombe
japane:
原子爆弾 [げんしばくだん]
ukraine:
атомна бомба

horloĝbombo, prokrasta bombo

Bombo, kiu eksplodas post determinita tempo dank'al horloĝa meĥanismo: (figure) „Deprimo: socia kaj ekonomia horloĝ-bombo“ [8]; [t]io faris al la resaniĝantaj amikoj de Vlaĉjo impreson multe pli grandan, ol se ĉi tie, en profunda malfronto, eksplodus prokrasta bombo peza je tuno [9].
8. P. S. Viana: Deprimo, Monato, 2001:6, p. 11a
9. J. German, trad. J. Finkel: Kara mia homo, 2016-2017
beloruse:
бомба з гадзіньнікавым мэханізмам
ĉine:
定时炸弹 [dìngshízhàdàn]
france:
bombe à retardement
germane:
Zeitbombe
hispane:
bomba de relojería
itale:
bomba a orologeria, bomba a tempo
japane:
時限爆弾 [じげんばくだん]
pole:
bomba zegarowa
ruse:
бомба с часовым механизмом

administraj notoj

pri ~o 1.b:
        infera maŝino?? [Sergio]
      
~i: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~opafilo, ~okanono: Mankas fontindiko.
~opafilo, ~okanono: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.