haŭbiz/o PV
haŭbizo
- Pafilego kies tubo estas 20–30 kalibrojn longa (do, malpli longa ol tiu de kanono1), kapabla pafi obusojn laŭ alta kaj malalta trajektorioj: ili subite aŭdis serion da eksplodoj, kaj je la krio „Haŭbizoj,“ ĵetis sin teren [1]; Slovakio riparos haŭbizojn, tankojn kaj kanonojn de siaj polaj partneroj [2]; daŭre misfunkcias britaj haŭbizoj, kiuj voris jam en la pasinta jaro trionmilionon da eŭroj simple – kaj vane – riparocele [3]. bombopafilo, kanono
1.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
2. Monato, Julius Hauser: Armitaj amikoj, 2015
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2), 2003
2. Monato, Julius Hauser: Armitaj amikoj, 2015
3. Monato, Paul Gubbins: Taglibro de l' (antaŭ)milito ... el la lando de Ŝekspiro (2), 2003
- beloruse:
- гаўбіца
- bulgare:
- гаубица
- ĉine:
- 榴弹炮 [liúdànpào]
- france:
- obusier
- germane:
- Haubitze
- hispane:
- cañón obús
- hungare:
- tarack, mozsárágyú, haubic
- itale:
- obice
- nederlande:
- houwitser
- pole:
- haubica
- portugale:
- obus, obuseiro
- ruse:
- гаубица, мортира
- ukraine:
- гаубиця, мортира