*grenad/o

*grenado

MIL Ferglobo, plenigita je pulvo kaj garnita per meĉo aŭ eksplodigilo, kiun oni ĵetas per mano aŭ speciala ĵetilo, por ke ĝi eksplodu meze de la malamikoj: la monumento estis gardata de taĉmento de norvegaj trupoj, ĉar iu tentis damaĝi ĝin per grenadoj [1]; radio denove informas pri mortigo de usona soldato per grenado [2]; por eskapi la policon, la du viroj – fratoj – ekpafis kaj per grenado mortigis policanon kaj bus-pasaĝeron [3]; budapeŝtaj junuloj, kiuj ĵetis grenadojn kaj benzinbotelojn kontraŭ la tankojn [4]; li sin skuetas, kaj rektigas la grenado-lanĉilon sur la ŝultro [5]. VD:obuso
HOM:Grenado (geografio)
1. Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001/01, p. 26
2. Monato, Stefan Maul: Kompatindaj irakanoj
3. Monato, Bardhyl Selimi: Pafoj, parafoj
4. Monato, Jozefo Horváth: Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56
5. Monato, Paul Gubbins: Raporto el la estonteco
angle:
grenade
beloruse:
граната
ĉeĥe:
ruční granát
france:
grenade (arme)
germane:
Granate
hispane:
granada
hungare:
gránát
indonezie:
granat
itale:
granata (mil.)
japane:
擲弾 [てきだん], 手榴弾 [しゅりゅうだん]
katalune:
granada
nederlande:
granaat
pole:
granat (broń)
portugale:
granada
ruse:
граната
slovake:
ručný granát
svede:
granat
ukraine:
ґраната

grenadisto

MIL Soldato speciale destinata por ĵeti grenadojn: la 24-a regimento el Neuruppin estis ordonita sin fortikigi pli-malpli 1 km antaŭ la fortikaĵo, por helpi sturmon de la 12-a grenadista taĉmento kontraŭ la vilaĝo Douaumont [6].
angle:
grenadier
beloruse:
гранатамётчык, грэнадэр
ĉeĥe:
granadýr, granátník, grenadýr
france:
grenadier (soldat)
germane:
Grenadier
hispane:
granadero
hungare:
gránátos
itale:
granatiere
japane:
てき弾兵 [てきたまへい]
katalune:
granader
nederlande:
grenadier
pole:
grenadier
portugale:
granadeiro
ruse:
гранатомётчик, гренадёр (arkaika)
slovake:
granátnik, grenadýr
ukraine:
ґренадер, гранатометник

administraj notoj

~isto: Mankas dua fontindiko.