*bak/i PV

*baki

(tr)
1.
Malmoligi per varmo en cindro aŭ forno.
a)
KUI Kuiri varmigante en cindro aŭ forno: ili bakis macajn platpanojn [1]; mi bakis sur ĝiaj karboj panon [2]; ŝi prenis paston, knedis ĝin, preparis antaŭ liaj okuloj kaj bakis la kuketojn [3]; pano kaj viando, mi ilin bakis nokte, kiam neniu povas vidi la fumon [4]; la geamantoj hejtis la fornon kaj bakis en ĝi terpomojn [5]; oni ekbruligadis la fajron kaj kiam la varmega cindro kuŝis alte kaj ardante oni bakadis en ĝi la panon [6].
b)
TEK Malmoligi objekton el argilo aŭ simila tero per forta varmigo: baki brikojn, potojn; por mi estas necesaj tiaj malsaĝuloj, ne la dioj ja bakas la potojn [7]; vilaĝanoj surloke bakis la brikojn, ebenigis la terenon, konstruis murojn [8]; ene estas du fornoj […] ilin ŝi mem masonis, kaj en ili ŝi bakas siajn modlitajn anĝeletojn, vazojn, lumilojn [9].
2.
(figure) Verki ion, prepari kaj elfari ion: projektoj en rapideco kaj sen sufiĉa pripenso elbakitaj [10].
angle:
bake
beloruse:
пячы (хлеб), абпальваць
bretone:
1.a pobañ
bulgare:
пека
ĉeĥe:
péci (chléb), pálit (cihly), péci (chléb, maso)
ĉine:
1. [hōng], 烤乾 [kǎogān]
france:
1.a cuire (au four) 2. concocter (fig.)
germane:
1. backen
hebree:
1. לאפות \אפה\
hispane:
1. hornear, hornar, cocer
hungare:
1.a süt 1. éget (pl. téglát)
japane:
焼く [やく], 焼き固める [やきかためる]
katalune:
1.a cuinar, coure 1.b coure 2. preparar, disposar, apromptar
nederlande:
bakken (in oven)
pole:
1.a piec, wypiekać 1. wypiekać, wypalać 2. piec
portugale:
1.a assar
rumane:
frige
ruse:
печь (хлеб), обжигать (кирпичи, гончарную посуду)
slovake:
1. piecť
svahile:
kuoka
ukraine:
пекти, випалювати (цеглу, гончарний посуд)
volapuke:
1. bakön

bakaĵo

Ĉia objekto, kiun oni bakis.
a)
KUI Manĝaĵo, kiun oni bake kuiris: prilaboraĵoj en formo de faruno […] pano, bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj [11]; Martin vendis ĉiun bakaĵon en la stando antaŭ la ferma horo [12]; ŝi tamen nepre devis pretigi la bakaĵon […] de la papava maso [13]; lerta brecisto inventis novan formon de la bakaĵo [14].
b)
Vazo aŭ alia argilaĵo malmoligita per bakado.
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
12. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 22. PEr Lerta Admono Alfluas La Mono.
13. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
14. Monato, Franz-Georg Rössler: JJB-breco, 2010
angle:
1.a baked good 1.b baked ware
beloruse:
1.a печыва, выпечка (выраб) 1.b абпалены выраб (посуд і да г. п.)
ĉine:
1.a [bèi] 1.b [yáo]
germane:
1.a Gebäck, Backware 1.b Steingut, Irdenes
hebree:
מַאֲפִיָה
japane:
練った粉を焼いた食べ物 [ねったこなをやいたたべもの], クッキー
katalune:
1.a pastisseria 1.b terrissa
pole:
1.a pieczywo, wypiek 1.b wypiek
rumane:
1.a pâine albă
ukraine:
печений виріб, випічка

bakejo

Loko, kie oni bakas aŭ vendas bakaĵojn: ili estis en la bakejoj, kie oni bakis panon kaj biskvitojn por la armeo [15]; en la komunuma bakejo ŝi devis suferi multe […], la maljuna Hanna malbone knedis la paston, la servantinoj per siaj rulpremiloj rulpremis la paston tro maldike, duono de la macoj karbiĝis en la forno [16]; je la naŭa kaj tridek kelkaj bazaruloj komencis paki siajn varojn […] ĉe la elirejo estis granda stando de urba bakejo [17]; kvazaŭ hieraŭ oni evakuis la bakejon – eĉ, restis sur la prezentilo antikva pesilo kaj klasika kasmaŝino [18].
angle:
bakery
beloruse:
пякарня
france:
boulangerie
germane:
Bäckerei
japane:
製パン所 [せいぱんしょ], パン屋 [パンや]

bakisto

KUI Iu, kiu profesie bakas: la vinisto kaj la bakisto de la reĝo [19]; forno, forte hejtita de la bakisto [20]; al la bakistoj postrestis granda stoko da kukoj, pasteĉoj, tortoj ktp [21].
angle:
baker
beloruse:
пекар
bretone:
pober
bulgare:
хлебар, пекар
ĉeĥe:
pekař
ĉine:
面点师 [miàndiǎnshī], 面包工人 [miànbāogōngrén], 面包师 [miànbāoshī], 面包师傅 [miànbāoshīfù]
france:
boulanger
germane:
Bäcker
hebree:
אופה
hispane:
hornero
hungare:
pék
japane:
パン焼き職人 [ぱんやきしょくにん], パン屋 [パンや]
katalune:
forner, flequer
nederlande:
bakker
pole:
piekarz
rumane:
brutar
ruse:
пекарь
slovake:
pekár
ukraine:
пекар

bakujo

Varmimuna kavaĵo en kiu oni bakas:
a)
KUI Malfermebla kesto en bakfornofornelo en kiu oni bakas viandon, kukojn kaj aliajn: Ĝoja refermis la bakujon: „post kvin minutoj ĝi estos preta“ [22]; Emma preparis al li ion, kio estis sur plado en la bakujo [23].
b)
Profunda, mallarĝa volba masonaĵo, en kiu oni bakas panon, potojn, picojn...: li restarigis fornon per la mono ŝparita […], tiu bakujo denove ekfunkciis, sed estis sola en la vilaĝo [24]; ili uzas brikojn kaj la bakujo eltenos dum almenaŭ 25 jaroj [25].
VD:formilo, formujo
angle:
oven
beloruse:
1.a духоўка 1.b печ
bretone:
forn
ĉeĥe:
pekařská pec, pečící trouba
ĉine:
火炉 [huǒlú], 炉膛 [lútáng]
france:
four (chambre de cuisson)
germane:
Ofen 1.a Backröhre 1.b Backofen
hebree:
1.a תבנית אפיה 1.b תנור
hispane:
horno
hungare:
sütő (tűzhelyen)
japane:
パン焼きがま [ぱんやきがま], オーブン [おーぶん], 窯 [かま]
katalune:
forn
nederlande:
oven
pole:
1.a piekarnik 1.b piec
ruse:
1.a духовка 1.b печь
slovake:
pec, pec na pečenie, pec na vypaľovanie hrncov
ukraine:
1.b піч, духовка

novbakita, freŝbakita, freŝe bakita

(figure) Ĵus fininstruita, ankoraŭ ne sperta pri iu temo; ne hardita: he! mi estas nur novbakita alpinisto [26]; la freŝe bakita abituriento […] povis sin imagi librosperta erudito [27]; balo de freŝbakitoj [28]. VD:flavbekulo, novica1
26. L. Huot-Sordot, trad. E. Noël: En Savojo, Lingvo Internacia, 1913, p. 53a
27. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:1
28. M. Malovec: Pedagogia terminaro, [vidita en 2011]
angle:
freshly baked, green, fresh, new
beloruse:
сьвежасьпечаны
france:
béjaune (adj.), bleu (nouveau, adj.)
hispane:
recién horneado
katalune:
pipioli, novençà
pole:
świeżo upieczony, zielony (nowicjusz)
ukraine:
новоспечений, свіжоспечений, щойно спечений

administraj notoj

pri bak/i :
  aldonu bakejo.