8aŭt/o PV
aŭto ↝
Veturilo por surgrunda transporto de varoj aŭ homoj, movata de motoro: kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj [1]; dekono de la familioj baldaŭ aĉetos aŭton [2]; la aŭto atendas en la parkejo [3]; asfaltita senaŭta parkejo [4]; mi haltis en aŭtoŝosea benzinejo [5]; aŭtonegocistoj celas meznivelan klientaron por la plezuraj aŭtoj [6]; person-aŭto [7]; [iuj] tiom ŝoforas, ke la aŭto fariĝas oficejo [8]; kiam patrino haltigis sian aŭton antaŭ semaforo, viro el la sekva aŭto elsaltis, kuris al ŝia aŭto, malfermis malantaŭan pordon kaj […] [9].
aŭtomobilo.
Rim.: La radiko „aŭt“ estas nun pli ofte uzata en ĉiutaga lingvaĵo, ol „aŭtomobil“, kies mallongigo ĝi estas. Pro imito al nacilingvaj kutimoj oni emas konservi la finaĵon „o“ en kunmetaĵoj (ekz. aŭtovojo) kaj oni ankoraŭ ne ofte uzas la adjektivon „aŭta“.
1.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, unua parto, 2
2. Mu Binghua: Dekono de la familioj baldaŭ aĉetos aŭton, Monato, 2001:6, p. 6a
3. Monato, Saliko: En fremda lando
4. Monato, Saliko: En fremda lando
5. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
6. Monato, Fidilalao Henriel: Aŭtokomerco pli strikte regulita
7. Monato, Konrad Rey: Alpa kabano Albert Heim
8. Monato, Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta
9. Monato, Esperanto sen peno
2. Mu Binghua: Dekono de la familioj baldaŭ aĉetos aŭton, Monato, 2001:6, p. 6a
3. Monato, Saliko: En fremda lando
4. Monato, Saliko: En fremda lando
5. Monato, Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie
6. Monato, Fidilalao Henriel: Aŭtokomerco pli strikte regulita
7. Monato, Konrad Rey: Alpa kabano Albert Heim
8. Monato, Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta
9. Monato, Esperanto sen peno
- angle:
- car, automobile
- beloruse:
- аўтамабіль
- bulgare:
- кола
- france:
- auto, voiture
- germane:
- Auto
- greke:
- αυτοκίνητο, αμάξι
- hispane:
- auto, coche
- hungare:
- kocsi, autó
- ide:
- automobilo
- indonezie:
- mobil
- itale:
- auto (vettura), macchina (vettura)
- japane:
- 自動車 [じどうしゃ], 車 [くるま]
- katalune:
- auto, cotxe
- nederlande:
- auto
- okcitane:
- auto
- pole:
- aŭto, samochód
- ruse:
- автомобиль
- slovake:
- auto
- svede:
- bil
- tibete:
- མོ་ཊ་
- tokipone:
- tomo tawa
- turke:
- oto
aŭta
- angle:
- automotive
- beloruse:
- аўтамабільны
- france:
- automobile (adj.)
- germane:
- Auto-
- indonezie:
- automotif, otomotif
- itale:
- dell'automobile, automobilistico
- nederlande:
- auto-
- pole:
- samochodowy
- turke:
- otomotiv, arabayla ilgili
aŭti
(ntr)
- Veturi per aŭto: vi aŭtus en Finnlando laŭ la ŝoseo E75 [12]; se ĉi-somere vi turisme aŭtas, ĉu en Britio aŭ alilande, ŝoforu sekure [13]; la tagon antaŭe Albert sola aŭtis de […] lia loĝloko en la regiono de Nurenbergo, al Hamburgo [14].
12.
Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001:2, p.
24a
13. Monato, Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta
14. Monato, Franz-Georg Rössler: Kiam montopado fariĝis mortopado
13. Monato, Paul Gubbins: Lingvo aŭto-didakta
14. Monato, Franz-Georg Rössler: Kiam montopado fariĝis mortopado
- angle:
- drive (in a car), go somewhere by car
- beloruse:
- ехаць аўтамабілем
- france:
- rouler (en voiture)
- germane:
- Auto fahren
- hungare:
- autózik
- indonezie:
- kemudi mengemudikan (mobil dsb.), kendara mengendarai (mobil dsb.), setir menyetir (mobil dsb.)
- itale:
- guidare (viaggiare in automobile), viaggiare in automobile
- japane:
- 車で行く くるまでいく]
- nederlande:
- rijden (per auto)
- pole:
- jechać autem, jechać samochodem
- svede:
- åka (bil)
- turke:
- arabayla gitmek
aŭtejo ↝
- Remizo, garaĝo, parkejo aŭ alia loko por lasi aŭton: malantaŭ la domo troviĝis duetaĝa konstruaĵo: la teretaĝo estis aŭtejo, kaj la supra etaĝo estis sufiĉe granda por ludi tablotenison [15]; iru […] aliflanke de la aŭtejo [16]; kostis al ni tutan semajnon por farbi la aŭtejon [17]; sekvu la ŝoseon unu-du kilometrojn al la aŭtejo de Ĉevalvosta Falakvo, kie vi lasis vian aŭton [18].
- angle:
- garage, carport
- beloruse:
- гараж
- france:
- box (pour voiture), garage (pour voiture)
- germane:
- Garage, Parkplatz
- hungare:
- garázs
- indonezie:
- garasi
- itale:
- autorimessa, garage, box
- nederlande:
- garage
- pole:
- garaż, parking
- ruse:
- гараж
- slovake:
- garáž
- svede:
- garage
- turke:
- garaj
aŭtisto ↝
- Tiu, kiu profesie funkciigas kaj uzas aŭton: mi trovis sufiĉe da energio por kuri ĝis la pordo de la veturilo, kaj mi demandis de la aŭtisto, kien li veturas, kaj ĉu li permesas, ke mi kunveturu [19].
Rim.:
Atentu, ke ankaŭ aŭtismulon oni
nomas fojfoje „aŭtisto“.
- angle:
- (professional) driver, motorist
- beloruse:
- аўтамабіліст
- france:
- automobiliste
- germane:
- Autofahrer
- hispane:
- automovilista
- hungare:
- autós
- indonezie:
- kemudi pengemudi, kendara pengendara, motoris, sopir
- itale:
- autista
- katalune:
- automobilista
- nederlande:
- chauffeur
- pole:
- kierowca samochodu, kierowca auta, szofer, automobilista (przestarz.)
- ruse:
- автомобилист
- svede:
- bilförare
kirasaŭto ↝
Kirasita militaŭto: la brita armeo kun siaj timigaj kirasaŭtoj ne plu videblis sur stratoj [20]; sindefendantoj […] sur kirasaŭtoj okupis plej gravajn lokojn en la duoninsulo [21].
20.
Monato, Garvan Makaj: Malpaco
flagranta
21. S. Belov: en: la revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn, 2014-03-12
21. S. Belov: en: la revolucio en Ukrainio trafas ankaŭ esperantistojn, 2014-03-12
- angle:
- armored car, armoured car
- france:
- voiture blindée
- germane:
- Panzerwagen
- indonezie:
- mobil lapis baja
- japane:
- 装甲車 [そうこうしゃ]
- nederlande:
- pantserwagen
- turke:
- zırhlı taşıt
loĝaŭto ↝
Aŭto kun platformo aranĝita por loĝado: per nia loĝaŭto ni planis viziti tre proksimajn lokojn en Normandio ĉar mi ne deziras longe ŝofori [22]; aldona tranokto en propra tendo aŭ loĝaŭto kostas 5 € [23]; viziti Eŭropajn landojn per loĝaŭto [24].
22.
Hérouville
Espéranto blogo: Lastajn fotojn pri Marakeŝo
23. Cuotas - Curso de Esperanto de Verano 2019
24. M. Claude: 8 julio 2005, Esperanto Koresponda Servo..., soc.culture.esperanto, 2005-07-08
23. Cuotas - Curso de Esperanto de Verano 2019
24. M. Claude: 8 julio 2005, Esperanto Koresponda Servo..., soc.culture.esperanto, 2005-07-08
- angle:
- camper, motor home
- france:
- camping-car
- germane:
- Wohnmobil
- hungare:
- lakóautó
- indonezie:
- karavan
- itale:
- camper, caravan
- japane:
- キャンピングカー [きゃんぴんぐかー]
- nederlande:
- kampeerauto, camper, motorhome
- pole:
- kampobus
- turke:
- karavan
ŝarĝaŭto ↝
Kamiono: ŝarĝaŭtojn plenajn de laborvestitaj fabrik-laboristoj [25]; sur ponto trans la kanalo staris la ŝarĝaŭto de la laboristoj [26]; organizitaj grupoj el diversaj urboj de Litovio kaŝas kontrabandajn varojn en ŝarĝaŭtoj kaj ŝipkonteneroj [27]; bulgaraj firmaoj elspezis pli ol 8 milionojn da eŭroj por transŝarĝigo de varoj al ŝarĝaŭtoj kaj trajnoj [28]; mi […] kun kortuŝo memoras pri amiko mia, portugala ŝarĝaŭto-kondukisto Plumamikoj .
25.
Monato, Jozefo Horváth: Tra
infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56
26. Monato, Garbhan Macaoidh: Babel-insulo
27. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ‐ Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
28. Monato, Evgeni Georgiev: Trafiko: Danuba ŝiptrafiko paralizita
26. Monato, Garbhan Macaoidh: Babel-insulo
27. Monato, Laimius Straznickas: Litovio ‐ Britio: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition
28. Monato, Evgeni Georgiev: Trafiko: Danuba ŝiptrafiko paralizita
- angle:
- truck, lorry
- beloruse:
- грузавік
- bulgare:
- камион
- france:
- camion
- germane:
- Lastwagen, Lkw, Truck
- hungare:
- kamion
- ide:
- kamiono
- indonezie:
- truk
- itale:
- camion, furgone
- japane:
- トラック [とらっく], 貨物自動車 [かもつじどうしゃ]
- nederlande:
- vrachtwagen
- pole:
- ciężarówka
- ruse:
- грузовик
- turke:
- kamyon
ŝarĝaŭtisto ↝
Ŝoforo, kiu kondukas ŝarĝaŭtojn.
- angle:
- truck driver
- france:
- camionneur
- germane:
- Lkw-Fahrer, Lastwagenfahrer
- hungare:
- kamionsofőr
- indonezie:
- sopir truk
- itale:
- camionista
- nederlande:
- vrachtwagenchauffeur
- pole:
- kierowca ciężarówki
- turke:
- kamyon şoförü, kamyoncu
administraj notoj
pri
~isto:
ŝarĝ~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
La originala redakto difinis "~isto" per "motoristo", kio laŭ mi estas anglismo. En la ŝanĝita difino mi preferus skribi "stiras", sed la koncerna radiko ankoraŭ ne ekzistas. Ŝajnas, ke la uzo multe hezitis: konduki/direkti/stiri ~on. [MB]ŝarĝ~isto: Mankas dua fontindiko.
ŝarĝ~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.