8garaĝ/o SPV

garaĝo

ARKI Konstruaĵo, kie oni deponas, ŝirmas aŭ riparas motorajn veturilojn, biciklojn ks: garaĝo de bicikloj, de aŭtoj; la aŭto estis en la garaĝo de la hotelo [1]; la Ĉeĥa Asekur-Kompanio komencis tie konstrui novan domegon kun du subteraj etaĝoj por garaĝoj [2]; en ĉiu stratangulo staras garaĝo por rapida aŭtoriparado [3]; malfermita busgaraĝo [4]; la malpura alta muro de la granda urba tramgaraĝo [5]. VD:hangaro, remizo
1. Julian Modest: La kaptilo, Monato, 2000/09, p. 21
2. Jiři Patera: La mezepokaj judaj mortintoj fine trankvilaj, Monato, 2001/01, p. 14
3. Monato, Fidilalao Henriel: Aŭtokomerco pli strikte regulita
4. Monato, Walter Klag: Elektra buso protektu la medion
5. M. Kuroda: Amburĝono, Animo drivas, 1990
angle:
garage
beloruse:
гараж
ĉine:
修理厂 [xiūlǐchǎng], 修理部 [xiūlǐbù]
france:
garage (de réparation)
germane:
Garage [deponejo], Werkstatt [riparejo]
hispane:
garaje
hungare:
garázs
indonezie:
garasi
japane:
ガレージ, 車庫 [しゃこ], 自動車修理場 [じどうしゃしゅうりじょう]
katalune:
garatxe, taller
nederlande:
garage
pole:
garaż
portugale:
garagem [deponejo], oficina [riparejo]
ruse:
гараж
turke:
garaj
ukraine:
ґараж

administraj notoj

pri ~o :
    Ĉu ne indas vastigi la sencon al "vendejo de veturiloj".
    Cetere
    ĉu remizon por kaleŝoj tute ne eblas nomi
    "garaĝo"?
    [MB]