1antipati/o JED

antipatio

Malsimpatio: ĉar al multaj homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute EE ; stratbataloj vekis antipation [1]; malgraŭ pliiĝanta antipatio kontraŭ eŭropaj judoj, Eŭropo mem ne estas antisemita [2]. VD:malinklino
1. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 12a
2. Monato, Marko Naoki Lins: Judaj premgrupoj en Bruselo
angle:
antipathy
beloruse:
антыпатыя, непрыязь
ĉeĥe:
antipatie, nechuť, odpor, odpudivost
ĉine:
厌恶 [yànwù], 厭惡 [yànwù], 反感 [fǎngǎn]
france:
antipathie
germane:
Antipathie, Abneigung
hebree:
סְלִידָה
hispane:
antipatía
japane:
反感 [はんかん], 毛嫌い [けぎらい]
perse:
بیزاری، تنفر
ruse:
антипатия, неприязнь
slovake:
antipatia, nechuť, odpor
ukraine:
антипатія, неприязнь

antipatia

Kaŭzanta antipation: antipatia homo; antipatia estis al mi tiu kutimo; antipatia estis al Joab la vorto de la reĝo [3].
angle:
antipathetic
beloruse:
антыпатычны, непрыемны
ĉeĥe:
odporný, protivný
ĉine:
寡恩 [guǎēn]
france:
antipathique
germane:
unsympathisch
hebree:
סְלִידָה
japane:
反感を覚えさせる [はんかんをおぼえさせる], 虫の好かない [ちゅうのすかない]
perse:
ناخوشایند، زننده، تنفرآور
ruse:
антипатичный, неприятный
slovake:
antipatický, nepríjemný, protivný
ukraine:
антипатичний, неприємний

antipatii

(x)
Malsimpatii: antipatii iun, al iu; ili antipatiis la ideon pri la angla kiel „la“ internacia lingvo [4]; li antipatiis ŝin post ilia unua renkonto kaj ĉiel evitis la novajn, du aŭ tri fojojn li eĉ estis malĝentila dum iliaj interparoladoj [5]. VD:malŝati, malami
angle:
antipathize
beloruse:
адчуваць антыпатыю, адчуваць непрыязь
ĉeĥe:
mít k někomu antipatii
ĉine:
嫌弃 [xiánqì], 嫌棄 [xiánqì]
france:
ressentir de l'antipathie (pour)
germane:
Abneigung haben, unangenehm finden, unsympathisch finden
hebree:
לא אוהב
japane:
反感をもつ [はんかんをもつ], 毛嫌いする [けぎらいする]
perse:
بیزار بودن، تنفر داشتن
ruse:
чувствовать антипатию, чувствовать неприязнь
slovake:
mať antipatiu (k niekomu, niečomu), neznášať

administraj notoj