antagonism/o JED

antagonismo

(malofte)
Daŭra, nesolvebla konflikto inter kontraŭaj fortoj, principoj, partioj; opozicio inter antagonistoj: estas granda antagonismo inter la propagandistoj kiuj volas kiel eble plej facilan, kaj la literaturistoj, kiuj volas kiel eble plej esprimkapablan lingvon [1]; inter la kamparanoj kaj pastroj ekzistas ia profunda antagonismo [2]; ĉu estas eble, ke areto da personoj pensu, sentu kaj agu universale home […] en mondo disŝirata de sennombraj antagonismoj [3]? VD:dialektiko2
1. [K. Kalocsay]: Leterkesto, Literatura Mondo, 1925-01, p. 17a
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
angle:
antagonism
beloruse:
антаганізм
ĉeĥe:
antagonizmus, nesmiřitelný protiklad, rozpor, soupeření
ĉine:
乖张 [guāizhāng], 乖張 [guāizhāng], 不一致性 [bùyīzhìxìng]
france:
antagonisme
germane:
Antagonismus, Gegensätzlichkeit, Gegensatz, Widerspruch, Widersprüchlichkeit
hebree:
יריבות, שנאה
hispane:
antagonismo
japane:
敵対 [てきたい], 対立 [たいりつ], 反目 [はんもく]
pole:
antagonizm, przeciwieństwo
ruse:
антагонизм
slovake:
antagonizmus, rozpor
ukraine:
антагонізм, непримиренні протиріччя

antagonisma

(malofte)
Karakterizata de daŭra nesolvebla konflikto: antagonismaj fortoj; la ĉefa kaŭzo de la ekesto de ŝtato estas la dividiĝo de la primitiva, senklasa socio en malamikajn, antagonismajn klasojn [4]; la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco […] estas nenio alia ol manifestiĝo de du antagonismaj kategorioj de faktoroj, kiuj seninterrompe – sed ne kun la sama efiko en ĉiu epoko kaj en ĉiu medio – influas la lingvon [5]. VD:kontraŭa
beloruse:
антаганістычны
france:
antagonique, antagoniste (adj.)
germane:
antagonistisch, gegensätzlich
hebree:
בעויינות
pole:
antagonistyczny, nieprzyjazny

administraj notoj