antagonist/o JED

antagonisto

(malofte)
Kontraŭulo, kontraŭbatalanto; unu el la konfliktaj fortoj, principoj, partioj de antagonismo: li sentis, ke estas en li kvazaŭ du homoj: unu preskaŭ freneza, alia trankvila kaj saĝa, […] la unua […] ne aŭskultis la voĉon de la prudento, kontraŭe, ĉiuminute li akiris superecon je sia interna antagonisto [1]; miaj antagonistoj grimacos [2]; Johano Paŭlo la 2a […] malamas la komunismon, sed atentu, ne la komunistojn, ― oni ne povus aserti tion pri la komunistaj gvidantoj kontraŭ siaj antagonistoj [3]. SIN:adversulo, malamiko2, oponanto
angle:
antagonist
beloruse:
антаганіст
ĉeĥe:
antagonista, odpůrce, protivník, sok
france:
antagoniste
germane:
Gegenspieler, Antagonist
hebree:
יָרִיב
hispane:
antagonista
japane:
敵対者 [てきたいしゃ], 対立者 [たいりつしゃ]
ruse:
антагонист
slovake:
antagonista, odporca, protivník

administraj notoj