2aneks/i

aneksi

(tr)
1.
POL Aldoni al regno fremdan teritorion: en 1919 Prezidanto Wilson ne konsentis, ke la venkintoj simple aneksu la koloniojn de Germanujo [1]; kiam Hitler aneksis Aŭstrion, IEMW estis fermita kaj ĝia direktoro enkarcerigita [2]; la minimuma plano de Putin rilate al Ukrainio estas aneksi Krimeon kaj el la Donecka kaj Luhanska provincoj krei novan Ĉednestrion [3]; Ĉamerio estis iam loĝata de albanetnuloj apartenantaj kaj al la kristana kaj al la islama religioj, kiam Grekio aneksis la regionon en 1913, okazis etnopurigado kaj genocido [4]. VD:militakiri, okupacii
2.
Aligi ion malpli gravan kaj neĉefan al io ĉefa kaj pli grava.
angle:
annex
beloruse:
1. анэксаваць, захапіць 2. далучаць, дадаваць
ĉeĥe:
anektovat, násilně připojit, zabrat
ĉine:
1. 侵吞 [qīntūn], 兼併 [jiānbìng], 兼并 [jiānbìng], 划归 [huàguī], 劃歸 [huàguī], 吞併 [tūnbìng], 吞并 [tūnbìng] 2. 加进 [jiājìn], 加進 [jiājìn], 围绕 [wéirào], 圍繞 [wéirào]
france:
joindre, annexer 1. annexer
germane:
1. angliedern, annektieren 2. beilegen, anhängen
hebree:
לְסַפֵּחַ
hispane:
anexar
itale:
aggiungere 1. annettere
japane:
併合する [へいごうする], 添付する [てんぷする]
nederlande:
toevoegen 1. annexeren
perse:
1. تصرف کردن، اشغال کردن، تسخیر کردن 2. ضمیمه کردن، منضم کردن، الحاق کردن
portugale:
anexar
ruse:
присоединять 1. аннексировать, захватывать
slovake:
anektovať, násilne zabrať (územie)
svede:
1. införliva, annektera
ukraine:
анексувати, захоплювати, загарбувати, приєднувати

aneksado

Ago de tiu, kiu aneksas: reĝo Kamehameha […] regis la Havajajn Insulojn antaŭ ties aneksado fare de Usono [5]; kiel vi travivis la aneksadon de Krimeo? [6].
5. Monato, Garbhan MacAoidh: Ua mau ke ea o ka aina ka pono, 2005
6. Monato, 2012-2018
beloruse:
анэксія, захоп, далучэньне
ĉine:
吞併 [tūnbìng], 吞并 [tūnbìng]
france:
annexation
germane:
Annexion, Angliederung
japane:
併合 [へいごう]
portugale:
anexação
ukraine:
анексія, захоплення, загарбання, приєднання

aneksaĵo PV

1.
Aneksita lando.
2.
Neĉefaĵo, dependaĵo: kiel aneksaĵojn la libro enhavas kronologian tabelon [7]. VD:akcesora, komplemento, kunsendaĵo, suplemento
7. Monato, 1997-2003
angle:
annex
beloruse:
1. анэксаваная тэрыторыя 2. дадатак
ĉine:
2. 副頁 [fùyè], 副页 [fùyè]
france:
1. dépendance 2. pièce jointe, annexe
germane:
1. Erwerbung, annektiertes Gebiet 2. Annex, Anlage, Anhang
hebree:
שטח מסופח
hispane:
anexo
itale:
1. annessione
japane:
併合地 [へいごうち], 付属物 [ふぞくぶつ]
nederlande:
bijvoegsel
perse:
1. منطقهٔ اشغالی 2. پیوست، پی‌افزود، پی‌نویس، ضمیمه، ملحقه
portugale:
anexo
ukraine:
загарбана територія, придаток, додаток

administraj notoj