2akut/a PV

akuta

1.
MAT[1] (pri angulo) Malpli granda ol orto: ajna triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn. SIN:akra1.bANT:obtuza, malakuta.
2.
MED(pri malsano) Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta: li suferas akutan ftizon. SIN:akra2.b
3.
FON En lingvoj kun muzika aŭ tona akcento, karakterizanta sonojn prononcatajn en relative pli alta aŭ altiĝanta tono: akuta vokalo; akuta tono; akuta intonacio.
Rim. 1: Malnovgrekaj gramatikistoj elpensis la manieron marki la akutan akcenton per speciala diakritilo (la dekstra korno); en kelkaj lingvoj oni uzas la misterminon „akuta akcento“ por nomi la samforman supersignon ankaŭ por la okazoj, kie temas nek pri akcento, nek pri tono. Tio estas evitinda en Esperanto.
Rim. 2: En lingvoscienco la termino „akuta“ estas uzata tre diverse kaj konfuze; ekzemple la historia akuta akcento en la lingvo litova ŝanĝiĝis en sian malon; simile, en la sveda oni nomas „akuta“ postakcentan tonon relative pli malaltan, ktp.
4.
(evitinde) (malofte) Akra3: akuta observado.
angle:
1. acute 2. acute 3. penetrating
beloruse:
1. востры 2. востры 3. рэзкі 4. востры
ĉeĥe:
akutní, ostrý, prudký
france:
1. (angle) aigu 2. aigu, virulent 3. aigu
germane:
1. spitz 2. akut 3. betont
hebree:
חד, חמור, חריף
hispane:
1. agudo 2. agudo 3. agudo 4. agudo
hungare:
1. hegyes- (szög) 2. heveny, akut 3. éles 4. éles (átv.)
nederlande:
1. scherp 2. acuut 3. scherp 4. scherp
pole:
1. (kąt) ostry 2. ostry 3. ostry 4. ostry
portugale:
1. agudo 2. agudo 3. agudo 4. aguçado
rumane:
1. unghiul de ascuțire 2. ascuțit 3. ascuțit 4. ascuțit
ruse:
1. острый 2. острый 3. акутовый 4. проницательный, острый
slovake:
ostrý, prudký, akútny, prudký 1. ostrý 2. akútny
ukraine:
гострий

malakuta

angle:
obtuse
beloruse:
тупы
ĉeĥe:
nejasný, nezřetelný, tupý
france:
émoussé, obtus (angle) obtus
germane:
stumpf
hungare:
tompa- (szög)
nederlande:
stomp
pole:
(kąt) rozwarty
portugale:
obtuso
rumane:
unghi obtuz
ruse:
тупой
slovake:
nejasný, nezreteľný, tupý
ukraine:
тупий (про кут), глухий (про звук і т.п.)

administraj notoj

~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.