*tren/i UV
*treni
                     (tr)
                  - 
                              Pene tiri post si:
                              
                                 treni sakojn da greno en la muelejon
                                 [1];
                                 
                              
                                 [evitu] ke li trenu vin al la juĝisto
                                 [2];
                                 
                              
                                 altrenu benkojn
                                 [3]!
                                 
                              
                                 oni trenis ŝin en malluman, malsekan malliberejon
                                 [4];
                                 
                              
                                 mi sukcesis eliri el la lito kaj altreni min ĝis la fenestro
                                 [5];
                                 
                              
                                 du viroj […] iris sur la trotuaro, trenante inter si trian viron,
                                 kiu ŝajnis esti malsana
                                 [6];
                                 
                              
                                 [meteoro] falis malsupren kaj trenis post si tra la ĉielo longan
                                 strion da fajro
                                 [7];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 [tiuj] estaĵoj […] trenis sian malluman, pezan kaj
                                 senesperan ekzistadon
                                 
                                    Marta
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 miloj trene portis plu sian pezan kaj apatian vivon
                                 [8];
                                 
                              
                                 ni trenas veturilon kiel bovoj
                                 [9];
                                 
                              
                                 en la urbo sin trenas oficiroj kaj popolamaso
                                 [10];
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 arĝentaj incensujoj […] distrenis en la salono nebulojn de
                                 ekscitanta odoro
                                 
                                    FdO
                                    
                                    ;
                                 
                              
                                 ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas
                                 perforte
                                 PrV
                                    ;
                                 
                              
                                 (figure) 
                                 treni sian vivon de mizero al mizero
                                 PrV
                                    .
                                 
                              
haŭli 
1.
                           
                           Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La vivolongo
2. La Nova Testamento, Luko 12:58
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
8. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
                  2. La Nova Testamento, Luko 12:58
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
8. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
9. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
10. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
- angle:
 - drag
 - beloruse:
 - цягнуць, валачы
 - ĉeĥe:
 - táhnout (za sebou), vláčet, vléci
 - ĉine:
 - 扡 [chǐ], 拖行 [tuōxíng], 掎 [jǐ], 拖 [tuō]
 - france:
 - remorquer, trainer
 - germane:
 - schleppen, schleifen (ziehen), ziehen
 - hispane:
 - jalar, halar, arrastrar, remolcar
 - hungare:
 - von, vonszol, vontat, cipel
 - japane:
 - 引きずる [ひきずる], 引きずって行く [ひきずっていく], 牽引する [けんいんする], 引っぱる [ひっぱる], 耐えて過ごす [たえてすごす], ドラッグする [どらっぐする]
 - nederlande:
 - slepen, voorttrekken
 - pole:
 - przeciągać, wlec, ciągnąć, włóczyć
 - portugale:
 - arrastar
 - ruse:
 - тащить, волочить
 - slovake:
 - vliecť, ťahať
 - tibete:
 - ཐེན་
 - ukraine:
 - волокти, волочити, тягти (за собою)
 
trenaĵo
- 1.
 - Io trenita aŭ treniĝanta: nebulaj trenaĵoj; ni do aĉetis du tiajn longajn, senmotorajn ŝiptrenaĵojn [11]; ŝia praonklo malrapide alproksimiĝis al la domo, tirante post si la trenaĵon de gastoj [12].
 - 2.
 - 
                              Longa pendanta parto de vesto etendiĝanta sur grundo
                              aŭ planko:
                              
                                 [la] reĝino [havis] longajn trenaĵojn ĉe la vestoj
                                 [13];
                                 
                              
                                 la ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn
                                 al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon
                                 [14];
                                 
                              
                                 la longa trenaĵo de ŝia vesto susuris sur la pargeto
                                 
                                    Marta
                                    
                                    .
                                 
                              
basko,
                           vosto3 
11.
                           
                           Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
12. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
                  12. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
- beloruse:
 - шлейф, хвост
 - ĉine:
 - 拖裙 [tuōqún]
 - germane:
 - 2. Schleppe
 - hispane:
 - 2. cola
 - hungare:
 - 1. vontatmány 2. ruhauszály
 - japane:
 - もすそ, 引きすそ [ひきすそ], 尾 [び]
 - nederlande:
 - 2. sleep
 - pole:
 - 1. ślad po przejściu przez atmosferę 2. tren
 - ruse:
 - шлейф, хвост
 - ukraine:
 - шлейф, хвіст (комети і т.п.)
 
treniĝi
- 1.
 - Esti trenata: ruĝa ŝalo […] longe treniĝas post ŝi [15]; mi klare sentis, kiel mi treniĝas de tago al tago al la rando de la abismo [16].
 - 2.
 - Pene antaŭen iri; sin treni: Kandid, tute frostite, treniĝis al proksima urbo [17]; la tempo treniĝas, kiel veturiloj en la dezerto [18].
 
15.
                           
                           H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
17. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
                  16. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
17. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
- germane:
 - 2. sich schleppen
 
eltreni
- Pene eltiri: eltreni uron el ĝia kaŝejo [19]; ili eltrenis la [kristnaskarbon] el la ĉambro, supren laŭ la ŝtuparo [20]; la mastro eltrenis min je la haroj korten [21].
 
19.
                           
                           Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
21. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
                  20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
21. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)
- germane:
 - heraus schleppen
 
fortreni
- Pene fortiri; trene forigi: kio estos, se li efektive fortrenos min en la malliberejon [22]? oni fortrenis ŝian amanton al ekzekuto [23]; el la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron [24].
 
22.
                           
                           N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
23. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Sesa
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo (Legendo)
                  23. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Sesa
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malbona princo (Legendo)
- germane:
 - fortschleppen
 
kuntreni, posttreni
                     (tr)
                  - 1.
 - Treni kun si: ezoko […] baraktas, subakviĝas […] sed ĉie la feraĵon kaj ŝnuron kuntrenas [25]; ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon [26]? (figure) La ŝtona urbo kuntrenas la leganton [27].
 - 2.
 - (figure) Nepre sekvigi: amo kuntrenas respondecon [28]; mi ne klopodus por influi vian determinon, se ĝi ne posttrenus gravajn konsekvencojn [29]; uzo de specifa lingvo neeviteble kuntrenas la tutan vidpunktaron de la indiĝenaj parolantoj de tiu lingvo [30]; malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas PrV .
 
25.
                           
                           Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V.
26. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
27. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 2009
28. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
29. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
30. Monato, Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro, 2006
                  26. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
27. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 2009
28. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
29. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
30. Monato, Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro, 2006
- beloruse:
 - 1. цягнуць (з сабой, за сабой) 2. цягнуць, выклікаць
 - ĉine:
 - 扡 [chǐ], 拽 [zhuài]
 - france:
 - entrainer (tirer avec soi)
 - germane:
 - mitschleppen, mitschleifen ein Unglück kommt selten allein.
 - hispane:
 - conllevar, acarrear
 - hungare:
 - 1. magával hurcol, magával húz 2. magával hoz
 - japane:
 - 引き連れる [ひきつれる], もたらす
 - nederlande:
 - 1. meeslepen 2. ten gevolgen hebben
 - pole:
 - ściągać, zwlec, zaciągać
 - ruse:
 - тащить с собой
 - slovake:
 - prinášať so sebou, vláčiť zo sebou
 - ukraine:
 - тягнути/волокти з собою, спричиняти
 
sin treni
                     (ntr)
                  - 
                              Pene, malfacile aŭ malrapide antaŭeniri:
                              
                                 li sin trenis tra la neĝo
                                 [31];
                                 
                              
                                 malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto
                                 trenadis sin pluen
                                 [32];
                                 
                              
                                 maljunuloj, trenantaj sin kun helpo de bastonoj
                                 [33];
                                 
                              
                                 bela estis la festeno: la viroj kaj virinoj sin trenis sur la planko,
                                 surverŝita per vino
                                 [34];
                                 
                              
                                 bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide
                                 
                                    PrV
                                    
                                    .
                                 
                              
rampi 
31.
                           
                           Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
33. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 20ª
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
                  32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
33. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 20ª
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
- beloruse:
 - цягнуцца, валачыся, трэсьціся
 - france:
 - se traîner
 - germane:
 - sich schleppen, sich abmühen
 - pole:
 - dłużyć się, telepać się, wlec się
 - ruse:
 - тащиться, влачиться, волочься, брести