1specimen/o

specimeno

Unu aŭ kelkaj provekzempleroj; eta kvanto da vendaĵoj aŭ konindaĵoj montrataj por veki scivolon, informi, reklami, ebligi takson, studon: mi permesas al mi adresi al vi […] kelkajn specimenojn de la vendobjektoj paperaj kaj kartonaj, kiujn mi havas ordinare en mia magazeno [1]; mielkuko[j…] kuŝis kiel specimenoj sur la tablo [2]; mi sendos al vi specimenojn de tieaj teksaĵoj [3]; li estus bonega specimeno de bonvivanto [4]; la edziĝo, kvankam nature ne vere kortuŝanta specimeno de „La Granda Pasio“, ŝajne kontentigis ambaŭ [5]; vi mem prezentis al ŝi hodiaŭ specimenon de via gusto kaj poezia talento [6]; Petro la Granda komencis kolektadi specimenojn de diversaj lingvoj sur la teritorio de la Rusa Imperio [7]; li forportis la sangospecimenon [8]; tiaj kolektoj pruvas kiel la kolektantoj de naturaj specimenoj stimulis la botanikon, kiu dum la renesanco apartigis sin de la medicino [9]. VD:ekzemplo, ekzemplero, prototipo, provaĵo, tipo
angle:
specimen
beloruse:
узор, рэклямны экзэмпляр
ĉeĥe:
specimen, ukázka, vzorek zboží
ĉine:
标本 [biāoběn], 標本 [biāoběn], 样本 [yàngběn], 樣本 [yàngběn], 样品 [yàngpǐn], 樣品 [yàngpǐn]
france:
échantillon (spécimen), spécimen
germane:
Muster, Probe, Probestück Muster, Probe, Probestück, Anschauungsstück
hungare:
minta, áruminta
japane:
見本 [みほん], サンプル [さんぷる], 標本 [ひょうほん]
katalune:
espècimen
nederlande:
specimen, monster, staal
pole:
próbka, okaz
ruse:
образец, образчик
slovake:
model, predloha, vzor
ukraine:
зразок, взірець, (статистична) вибірка

specimenaro

Kolektitaj specimenoj de diversaj rilataj aĵoj kune konservataj por komparo, studo, ĝuo: eksterordinara specimenaro pri stiloj, dialogaj metodoj, ĝenraj teknikoj [10]; ĉie konataj estis liaj botanikaj ĝardenoj kaj naturaj specimenaroj [11]. VD:kabineto1.b, kolekto2.a, muzeo2
Rim.: Por la statistike esplorita ono de populacio iuj uzas la neologismojn samplo resp. muestro.
angle:
sample, collection
beloruse:
калекцыя, збор
ĉine:
样品 [yàngpǐn], 樣品 [yàngpǐn], 抽检 [chōujiǎn], 抽檢 [chōujiǎn], 抽样 [chōuyàng], 抽樣 [chōuyàng], 样本 [yàngběn], 樣本 [yàngběn]
france:
collection
germane:
Sammlung, Stichprobe, Kollektion
hispane:
muestra
hungare:
mintagyűjtemény, áruminta-kollekció
katalune:
col·lecció, mostrari
pole:
zbiór, kolekcja
ruse:
коллекция
slovake:
vzorkovnica, zbierka vzoriek

administraj notoj