*skurĝ/o UV

*skurĝo

Vipo kun mallonga tenilo kaj mallonga rimeno por punbati iun: li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin [1]; ĉu vi ricevis la skurĝopunon [2]? Väinämöinen vipis la ĉevalon verge, svingis per perlita skurĝo [3]. VD:knuto
angle:
*scourge, whip, lash
beloruse:
бізун, н*агайка
ĉine:
皮鞭 [píbiān], 棰 [chuí]
france:
*fouet
germane:
*Geißel, Peitsche
hungare:
korbács
japane:
むち
katalune:
flagell, assot
nederlande:
gesel
pole:
*bicz, *nachajka
ruse:
плеть, плётка, нагайка
ukraine:
батіг, канчук, нагайка, бич, кішка (батіг з декількома хвостами)

skurĝi

(tr)
1.
Bati per skurĝo a.s. forte kaj dolorige: ili transdonos vin al sinedrioj, kaj […] vin skurĝos [4]; la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian [5]; (figure) hajleroj […] skurĝis lian vizaĝon [6]; (figure) nacioj skurĝitaj de malsanoj, epidemioj kaj katastrofoj [7].
2.
(figure) Akre insulti, satire kritiki: pro tiuj vortoj, kiuj lin skurĝis en plena vizaĝo, la nekonatulo eksaltegis, kaj faris geston por survangi la insultanton [8]; iam recenzistoj tro forte „skurĝis“ lin kaj finfine Simenon eĉ rezignis pri verkado [9]. SIN:vipi3
angle:
scourge, whip, lash
beloruse:
хвастаць, біць бізуном, сьцебануць
ĉine:
[biān], 棰 [chuí]
france:
fouetter
germane:
geißeln 1. auspeitschen
hungare:
megkorbácsol 2. ostoroz
japane:
むち打つ [むちうつ], 激しく非難する [はげしくひなんする]
katalune:
flagel·lar, assotar
nederlande:
geselen
pole:
biczować, okładać biczem, lać nachajką
ruse:
хлестать, стегать (плетью)
ukraine:
бити батогом/канчуком/нагайкою/бичем, бичувати

administraj notoj