9satelit/o PV

9satelito

1.
AST Malĉefa dependa planedo rondiranta ĉirkaŭ alia ĉefa planedo: Encelado estas satelito relative malgranda, kun mezuma diametro de 505 kilometroj [1]; ĝis nun oni ne sukcesis konstati, ĉu ekzistas sur aliaj planedoj, aŭ satelitoj aliaj estaĵoj – eĉ plej primitivaj – astrobiologio estas iom unika kompare kun aliaj sciencoj [2]. SUB:luno, trabanto
2.
(figure) POL Dependa akompananto: kiam la preskoboldo kaj la kompostisto atingis tiun ĉi maksimuman rezulton per minimuma peno, oni rajtis esperi, ke li kaj lia satelito iĝis sataj kaj konsideris la tagon perfekta kaj finita KKr ; kara adjutanto kaj satelito, de nun bonvolu nomi min […] Majstro MMa ; Rusio, ŝajne, perdis intereson pri sia iama satelito […] Belorusio [3]; neniu respondeca lando permesus […] fondiĝon de nova malamika ŝtateto – satelito de internacia militema islamo [4]; la partioj iom similas: du grandaj partioj kaj kelke da satelitoj [5].
3.
TEKTEL Orbitanta aparato; sputniko: atomhorloĝoj troviĝas ankaŭ en satelitoj [6]; la satelito flugis 830 km super la tero kaj fotis 3000 km larĝan regionon [7]; 1993 la usona sistemo GPS havis 24 satelitojn [8]; Alma diktis siavice iun faksonumeron per kiu oni povas kontakti ŝin, per satelito [9].
1. Monato, Roberto Pigro: Oceano, kaj eble vivo, sur saturna satelito, 2014
2. Monato, Garvan Makaj: Astrobiologio kaj religio, 2013
3. Monato, Paul Gubbins: Kompatinda Eŭropo, 2011
4. Monato, Alexander Gofen: Brave, prezidanto Putin!, 2003
5. Monato, Juhász Károly: Konvinka venko, 2006
6. Walter Klag: Pli ekzakte ne eblas: Radi-regata horloĝo, Monato, 2000/10, p. 13
7. Monato, LAST: Luma lando, 2004
8. Monato, Paul Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj, 2004
9. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
angle:
satellite
beloruse:
спадарожнік, сатэліт
ĉine:
卫星 (tr. 衛星) [wèixīng]
france:
satellite
germane:
Trabant, Satellit
hispane:
satélite
hungare:
műhold 1. hold, mellékbolygó 2. cimbora
itale:
satellite
japane:
衛星 [えいせい], 人工衛星 [じんこうえいせい], 衛星国 [えいせいこく], 衛星都市 [えいせいとし], 手下 [てした], 取り巻き [とりまき]
nederlande:
satelliet
pole:
sztuczny satelita 1. satelita
ruse:
1. спутник 2. прихвостень , сателлит 3. спутник
ukraine:
сателіт, супутник, сателіт

satelita

1.
Rilata al satelito3: persatelita televidkanalo [10]; esplor-institutoj uzas interalie satelitajn radio-ondojn por mezuri ŝanĝojn en la tero [11]; por kapti satelitan programon oni bezonas principe tri aferojn: unue parabolspegulan antenpelvon […], due satelitan ricevilon ― temas pli ekzakte pri satelita agordilo, […] kaj trie […] normalan televidilon [12]; Sovetio baldaŭ sekvis kaj kreis […] GLONASS (tutmonda naviga persatelita sistemo) [13].
2.
(figure) POL Periferia kaj dependa: Sovetio kolapsis, liverante liberecon al la baltaj landetoj kaj al la ĉirkaŭantaj satelitaj ŝtatoj [14]; se la ekssovetiaj respublikoj kaj satelitaj landoj sukcesos membriĝi en NATO, ili eble konstatos, ke ili liberiĝis de unu hegemonio sed subiĝis al alia [15].
10. Monato, Fidilalao Henriel: Kontraŭleĝa kopiado, 2006
11. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 16
12. PEJNO Simono: Poloj per pelvo, Monato, 1995/04
13. Monato, Paŭl Peeraerts: Birada sistemo helpas pli kaj pli da ŝoforoj, 2004
14. Monato, Garvan Makaj': Belas malgrando, 2011
15. Garbhan MacAoidh: El flamo en fajron, Monato, 2000/06, p. 6
beloruse:
спадарожнікавы
germane:
Satelliten-
japane:
衛星の [えいせいの], 衛星のような [えいせいのような]
ukraine:
супутниковий, сателітний

spionsatelito, militsatelito

TEKMIL Satelito3 uzata por spionado: Echelon estas […] reto formita de dekoj da spionsatelitoj kaj potencaj aŭskultbazoj disaj en la tuta mondo [16]; en 1964, usona militsatelito funkciigata de 2,1 pundoj da plutonio refalis teren [17].
beloruse:
выведны спадарожнік
ĉine:
間諜衛星 [jiàndiéwèixīng], 间谍卫星 [jiàndiéwèixīng]
france:
satellite de reconnaissance, satellite espion
germane:
Spionagesatellit
itale:
satellite spia
nederlande:
spionagesatelliet
pole:
satelita szpiegowski

mediĉaj satelitoj

AST La kvar satelitoj de Jupitero observitaj de Galilejo kaj dediĉitaj de la scienculo mem al Cosimo II De' Medici (Kosimo la Dua de la Mediĉoj).
beloruse:
галілеевы спадарожнікі
ĉine:
伽利略卫星 [gālìlüèwèixīng], 伽利略衛星 [gālìlüèwèixīng]
france:
satellites galiléens, lunes galiléennes
germane:
Galileische Monde
itale:
satelliti medicei, pianeti medicei
latinece:
Sidera Medicea
nederlande:
Medici-satellieten
pole:
gwiazdy medycejskie

administraj notoj

mediĉaj ~oj: Mankas dua fontindiko.
mediĉaj ~oj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.