Kurba linio sekvata de astro dum ĝia irado ĉirkaŭ alia astro:
kalkuli la orbiton de la luno;
(figure)
la ebeno de la orbitoj de la elektronoj
ne estas konstanta.
(malofte) (figure)
Regiono regata de iu scienco aŭ influata de iu homo:
tiu speco de fenomeno entreniĝas iom post iom en la
orbiton de la ĥemiaj sciencoj.
branĉo 2,
fako 2,
kampo 1.d,
sfero 3
orbiti
Voji laŭ orbito:
kvazaŭsatelitoj ...orbitas la Sunon apud najbareco
de planedo
[1].
elorbitigi la okulojn
(frazaĵo)
Larĝe malfermi la okulojn pro emocio: miro, kolero, timo...:
Aleĉjo malice elorbitigas la okulojn, eksaltas, metas unu
genuon
sur la tablon kaj siavice vangofrapas Andreon
[2].
enorbitigi
(tr)
Ekvojigi laŭ difinita orbito:
ĉi raketo enorbitigis kvar satelitojn
[3].